Reĝlando Sardio
La Regno de Sardio aŭ Reĝlando Piemonto-Sardio estis antaŭunuiĝa itala ŝtato kiu ekzistis de 1720 ĝis 1861.
Reĝlando Sardio Reĝlando Piemonto-Sardio | |||||||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Regno di Sardegna | |||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||
historia lando • suverena ŝtato | |||||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||||
Areo:
|
70 000 km² (1838)
| ||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
4 650 368 (1838)
| ||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||||
sarda eskudo • piemonta eskudo • sarda liro
| |||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
La Savoja dinastio ricevas Sardion
| ||||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
Itala unuiĝo
| ||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||
Ĝia teritorio kovris proksimume la nunajn italajn regionojn de Piemonto, Aosta Valo, Ligurio kaj Sardio. Al la Regno apartenis ankaŭ la regiono de Savojo kaj la teritorio de Nico kiuj estis cedataj al Francio en 1860 per la traktato de Plombières.
La regantoj de la Regno de Sardio estis la Savoja dinastio.
Inter 1820 kaj 1860, per lerta politika kaj diplomatia agado kaj du sangoverŝaj militoj, la Regno de Sardio unuigis la preskaŭ tutan italan duoninsulon. La ŝtato do eknomiĝis Reĝlando Italio kaj la ĉefurbo en 1860 post enkorpigo de la Grandduklando de Toskanio translokiĝis de Torino al Florenco. En 1870, post la konkero de Romo, la ĉefurbo translokiĝis tien.
La ĉefa gvidanto de tiu plano estis la ĉefministro Camillo Benso di Cavour.
Reĝoj de Sardio
redaktiĈiuj de la Savoja dinastio.
- Viktoro Amadeo la 2-a (1666-1675-1732), 15- duko de Savojo, 1-a reĝo de Sardio (1720-1730)
- Karlo Emanuelo la 3-a (1701-1730-1773), 2-a reĝo de Sardio
- Viktoro Amadeo la 3-a (1726-1773-1796), 3-a reĝo de Sardio
- Karlo Emanuelo la 4-a (1751-1796-1819), 4-a reĝo de Sardio
- Viktoro Emanuelo la 1-a (1759-1802-1824), 5-a reĝo de Sardio
- Karlo Felikso la 1-a (1765-1824-1831), 6-a reĝo de Sardio
- Karlo Alberto la 1-a (1798-1831-1849), 7-a reĝo de Sardio
- Viktoro Emanuelo la 2-a (1820-1849-1878), 8-a reĝo de Sardio kaj 1-a reĝo de Italio