Produktoro (kinematografio)

En kinematografio, la produktoro, kinproduktorofilmoproduktoro estas la respondeculo pri la organizaj kaj teknikaj aspektoj de la produktado de filmo, kompletante tiele la krean aktivecon de la reĝisoro. Tiu prizorgas la dungadon de la laboristaro kaj partoprenantaro en la filmo, la financadon de la laboro, la havigon de ĉiu materiala resurso bezonota kaj la kontakton kun la distribuistoj por la disvendado de la filmo. Tio estas, ĝi estas implikita en ĉiu fazo de la produkto de la filmo, ekde la ekhavo de la dekomenca ideo aŭ la aĉeto de la verkorajtoj ĝis la reinvestado de la enspezoj de la filmo.

Historio

redakti

En multaj aspektoj, ties tasko apudiĝas ege kun tiu de la reĝisoro, ĉefe pri la kontrolo de la partoprenantaro kaj de la selektado de la fakuloj (ĉefa fotografisto, muntisto, laboristaro de specialaj efektoj, ktp.) kiuj kunlaboros en la produktado; tiuj taskoj okazigis, ke dum la unuaj jaroj de la kina industrio de Holivudo la produktoro estis grandskale la respondeculo de la estetiko kaj la enhavo de ties produktoj. Fama kazo estis tiu de Howard Hughes, kiu per fera mano kontrolis la dungatajn reĝisorojn, kaj tiu tipo de laborrilato estis ofta en la nomita sistemo de holivuda studiaro, ĝis fine de la 1950-aj jaroj.

Poste la famaj reĝisoroj sukcesis iĝi la unuaranga persono en la filmoproduktado kaj tre ofte eĉ super la famaj modaj aktoroj kaj aktorinoj.

Pro pliiĝantaj necesoj financi kaj de Merkatiko provokitaj de la renovigo de la industrio en los 1980-aj jaroj, la produktoro reekludis gravan rolon kaj kelkaj el ili, kiel Jerry Bruckheimer estas gravuloj tiom identigeblaj kiom ĉiu ajn reĝisoro pro la karakteroj de ties produktoj.

Produktoro kiu ne prizorgas teknikajn aspektojn, sed nur jurajn aŭ komercajn estas nomataj plej ofte ekzekuta produktoro. Se ties tasko limiĝas al kelkaj precizaj aspektoj de la teknikaj aŭ kreativaj procezoj, estas nomata kunproduktoro. La sendito de la entrepreno en la studioj aŭ filmejo estas studia produktoro.

Kutime la produktoro ne riskas sian propran monon, sed estas la financestro de la produktado de la filmo, respondecas antaŭ la bankoj, kiuj kutime pruntedonas la monon, antaŭ la konsilantaro, la partneroj, ktp. Ne malofte famaj aktoroj sukcesas enspezi sufiĉe da mono por produkti siajn proprajn filmojn kaj iĝas samtempe reĝisoro, ĉefaktoro (aŭ aktorino), produktoro, ktp.; plej ofte ekde teknika kaj arta vidpunktoj la rezulto estas katastrofa.

En diversaj landoj

redakti

Oni povas diferenci iamaniere inter la tipoj de produktoroj en Usono kaj Eŭropo: la holivuda industrio funkcias laŭ studioj (grandaj kinentreprenoj) kaj la produktoroj laboras por ili, kiuj estas ĉefe primonaj respondeculoj, dum en Eŭropo oni funkcias laŭ etaj grupoj de fakuloj kaj artistoj kiuj mendas al produktoro la materialajn necesojn por produkti filmon aŭ inverse; tiukaze la kontraŭuloj ne estas nur bankoj, sed ankaŭ kulturaj aŭ ŝtataj organizoj, kiuj foje subvencias.

In Italio kelkaj el la plej grandaj produktoroj estis Carlo Ponti kaj Dino De Laurentiis. Tiuj lastaj dum la 50-aj jaroj asociiĝis ĉe la entrepreno Ponti-De Laurentiis (kiu produktis ekzemple Milito kaj Paco de King Vidor pri la verko de Tolstoj) ĝis kiam disiĝis en la 1970-aj jaroj. Tiam De Laurentis, kiu edziĝis al fama aktorino Silvana Mangano, translokiĝis al Usono kaj Carlo Ponti, kiu edziĝis al fama aktorino Sofia Loren, restis en Italio. Ne malofte famaj (kaj belaj) aktorinoj edziniĝis al produktoroj, en kelkaj kazoj eble dankemaj esti elektitaj.

En Usono, kelkaj el la plej grandaj produktoroj de Holivudo estis David O. Selznick, Joseph Schenck, Darryl F. Zanuck, Irving Thalberg, Louis B. Mayer, Samuel Goldwyn (tiuj tri lastaj fondis la MGM), kaj en la 1950-aj jaroj Hal Wallis kaj Cecil B. De Mille (produktoro kaj reĝisoro, de spektaklegaj filoj kiel La dek ordonoj kaj Ben-Hur), kaj poste Jerry Bruckheimer, George Lucas kaj Steven Spielberg (produktoroj de grandaj kaj famaj filmoj kiel: E.T., La listo de Schindler, kaj Savu la soldaton Ryan kaj aliaj).

Vidu ankaŭ

redakti