MalteismoMisteismo[1] estas la konfesata opinio laŭ kiu Dio estas estulo kruela, aroganta, sintruda kaj mensoga pro kio li ne meritas esti adorata. La esto de la malbono en la mondo ne puŝas la malteismemulon pensi ke Dio ne ekzistas, sed nur ke li estas prefere “malbonfaranta”.

Malteismo estas la perfekta opono de la teofilio (amo al Dio), esprimo kiu englobas ĉiujn religiajn sistemojn kiuj konfesas la bonecon de Dio. Necesas atenti distingon inter teisto kaj teofilo: teistoj kredas je Dio sen iu ajn kroma pruvo pri lia boneco, "teofiloj" konfesas ke Dio estas bona kaj do inda je amo kaj al tiu sento pelas la proksimularon. Se pli precizigi: kiuj akordas kun la malteistoj laŭ kiuj Dio ne estas bona, kaj tiuj al kiuj ne gravas ĉu ties agoj estas bonaj, sed tamen ilin amas eble pro timo aŭ eble pro dia kompenso, povas esti klasataj kiel teistoj. La problemo situas en la fakto ke ne ĉiuj “teistoj” amas Dion: la termino “teofilo” puŝas distingi tiujn kiuj amas el tiuj kiuj lin ne amas.

Ofte je la bazo de tiu kredo pri Dio malbona staras, ne racie alfrontata, “religia” seniluziiĝo suferita en la pasinto.

Ofte malteistoj konvinkitas, ke Dio bezonas veneradon kaj adoradon de kredantaj homoj por daŭrigi imperii kaj kruele plonĝi sur la homaron. Malteistoj esperas, ke senigita de tiu homa kultado, Dio finiĝus en staton de deprimo kaj dekadenco, kaj sekve li praktike mortus: kaj do la mondo ekakirus pli bonan sorton ol la antaŭan. Malteismo provas persvadi ĉiujn “teofilajn” religiojn: eliminante Dion, la homo atingus la veran liberon; se Dio malbonas kaj lia celo ne estas la bono de la homaro, sed propra personaj gloro kaj imperio, adoradi aĉan Dion egalvaloras perfidi la homaron ĉar li kreskigas la forton kiu sklavigas la personojn, ankaŭ se la kultado povus kuntreni, unuavide kaj unuatempe, kelke da psikologia avantaĝo por la adotantoj.

Kutime, tamen, malteistoj ne volas puŝi la “teofilojn” rezigni sian kredon, sed volus, ke la ili ĉesu konverti aliajn al la “teofilio”.

Malteismo estas, foje, komparata kaj asimilita al satanismo, ĉar eĉ tiu ĉi proponas ribelon kontraŭ Dio, kaj al iuj kurantaj pensfluoj de gnostikismo, anoncantaj ke la Dio de multaj adorata estas reale malbona kaj tirana sed ne la “fina” Dio. Iuaspekte malteismo kaj tiuj du pensfluoj ŝajnas egalaj kaj samcelaj, reale tamen, multe malsimilas inter si.

En arto kaj kulturo

redakti

Malteismaj aŭ disteismaj esprimoj estas interplektitaj en la historio de literaturo kaj arto. Rimarkindaj ekzemploj estas la poemego Prometeo de Goethe kaj la verkoj de la markizo de Sade.

  • La perdita paradizo de John Milton ofte estas citita kiel pravigado de la ribelo kiun Satano gvidis kontraŭ dio, argumentante ke se la supereco de dio estas pravigita per la uzo de forto nur, tiam Satano estas permesita ribeli kontraŭ tiu tiraneco.
  • La poemo de Emily Dickinson ŝajne – sen surprizo (angle: Apparently with no surprise) prezentas Dion kiel tiu, kiu lasas la suferon regi en la mondo kaj pri la murda arbitreco de la naturo sub la aŭspicioj de Dio. La Suno prezentita en la poemo estas blonda insidmurdisto kiu daŭre aranĝas siajn rutinajn agojn post kiam la frosto efektivigas senkulpajn florojn. Se efektive ekzistas pli alta potenco, diras Ijob, li venu kaj savu nin.
  • Mark Twain faris akuzojn kontraŭ Dio en libro eldonita post lia morto, la Biblio laŭ Mark Twain: Impresoj de Paradizo kaj la Inundo [2]. Interalie, Twain mencias la "anestezilon" en Afriko, la malario.
  • Ivan Kramzov, la protagonisto de La Fratoj Karamazov de Dostojevskij, faras mateismajn argumentojn ĉie en la libro.
  • En la teatraĵo de Elie Wiesel La proceso de Dio (The Trial of God) (1979), pluvivantoj de pogromo okazita en juda vilaĝo en la 17-a jarcento metis dion sub proceson pro krueleco kaj indiferenteco al sia sufero. La teatraĵo estas bazita sur simila "proceso" en kiu Wiesel partoprenis kun aliaj malliberigitoj el Aŭschvico dum la nazia holokaŭsto, sed ankaŭ rilatas al similaj okazaĵoj en juda historio, kiel ekzemple la proceso farita fare de ĥasida rabeno Levi Icĥak de Berdicev: "Viroj kaj virinoj kiuj estas konataj, estas turmentitaj kaj murditaj. Efektive, ili estas mortigaj viktimoj. Sed la murdintoj estas murdistoj en la nomo de Dio. Vere, ne ĉiuj, sed sufiĉas, ke unu el ili mortigas por la gloro de Dio, kaj kulpo kuŝas ĉe la pordo de Dio. Ĉiu suferanto aŭ kaŭzanto de sufero, ĉiu seksperfortita virino, ĉiu torturita infano – ĉiuj kondamnas lin... Bonvolu aŭskulti – aŭ li respondecas pri la faroj, aŭ li ne respondecas. Se jes — ni juĝu lin. Se ne, li ĉesos juĝi nin."
  • Similaj asertoj pri la korupta moralo de Dio estis faritaj de verkistoj kiel Salman Ruŝdie ("La Versoj de Satano") kaj Anne Provoost: "Kial vi devus fidi Dion kiu neniam donis al ni la ĝustan libron? Laŭlonge de la historio, li donacis librojn al judoj, kristanoj kaj islamanoj. Estas multaj similecoj inter la libroj, sed estas ankaŭ multaj kontraŭdiroj. Ĝi denove devas krei klarecon kaj ne ... kaŭzi homojn batali por sia justeco. Mia persona respondo al via demando, "Ĉu ni fidi tian Dion" - estas negativa."

Multaj verkoj de sciencfikcio kaj de fantazio prezentas malteismajn vidpunktojn. Tiel, ekzemple, en la televidserio Star Trek la teamo de la kosmoŝipo Enterprise estas postulata trakti diajn estaĵojn kaj malhelpi ilin de tirana regado super diversaj rasoj; lak en la libroj de Liaj Mallumaj Materialoj la ĉefrolulo Azriel estas postulata trakti Dion referitan en la libro kiel "aŭtoritato."

Bibliografio

redakti

Referencoj

redakti
  1. Al kelkaj ne malplaĉas rimarkigi la sonan (kaj konceptan) similon kun la greka μισόθεος "malami la diojn", komponaĵo de μῖσος "malamo" kaj θεός "Dio")
  2. The Bible According to Mark Twain (1996). Edited by McCullough and Baetzhold. New York: Simon & Schuster Ltd, ISBN 0684824396.

Vidu ankaŭ

redakti