Kantono Solano
La Kantono Solano - angle Solano County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas norde de la Golfo de San-Francisko. Laŭ la censo de 2000 la kantono havis 394 542 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Fairfield. La kantono estas parto de la urbega "Areo Golfo de San-Francisko".
Solano (Kalifornio) | |
Mapo | |
Situo en Kalifornio | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1850 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Kalifornio |
Ĉefurbo | Fairfield |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
2 348 km² 2138 km² 210 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
453 491 193 / km² |
Horzono: | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 |
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 453 491 personoj sur areo de 2 348 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 193 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Yolo, kantono Sakramento, kantono Contra Costa, kantono Napa kaj kantono Sonoma.
Historio
redaktiLa nomo de la kantono fontas de la hispana franciskana monaĥo kaj kristanisma misiisto Francisko Solano, kiu dum la bapto de loka indiana ĉefo transdonis sian nomon al tiu. La indiana ĉefo antaŭ la bapto nomiĝis Sem-yeto, kio tradukatas "kuraĝa mano". Poste la regiono nomatis laŭ tiu indiana ĉefo, kiu regis super la indianaj triboj inter la rojo Petaluma kaj la rivero Sacramento. Solano estas ofta familia nomo en la nordo de Hispanio.
Limaj kantonoj
redakti- kantono Contra Costa sude,
- kantono Sonoma kaj
- kantono Napa okcidente,
- kantono Yolo norde kaj
- kantono Sacramento oriente.
Urboj
redakti- Benicia
- Dixon
- Fairfield
- Rio Vista
- Suisun City
- Vacaville
- Vallejo