Hohberg-Glaĉero
Hohberg-Glaĉero estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 4 km averaĝan larĝecon de 0,55 km kaj kovras areon de proksimume 3,5 km².
Hohberg-Glaĉero | ||
---|---|---|
Dom kun Hohberg-Glaĉero | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 632325 / 105696 (mapo)46.1027.8566666666667Koordinatoj: 46° 6′ N, 7° 51′ O; CH1903: 632325 / 105696 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Dom | |
Longeco | 4 km | |
Larĝeco | 0,45 km | |
Areo | 3,5 km² | |
Glacikvanto | 0,1 km³ | |
Elfluanto(j) | Birchbach→Matervispa→Rodano | |
Jara retiriĝo/kresko | ? m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Priskribo
redaktiHohberg-Glaĉero havas sian originon sur la pinto de Dom je alteco de 4545 m s.m.. Ĝi kovras la tutan nordflankon de Dom, kiu havas deklivon de proksimume 60%. En la norde sekvanta trogo, kiu estas ĉirkaŭita de Lenzspitze (4294 m s.m.), Nadelhorn kaj Hohberghorn (4219 m s.m.) la glaĉero turniĝas okcidentnordokcidenten. Nun ĝi fluas multe malpli krute kun deklivo de ankoraŭ proksimume 20% malsupren la okcidentdeklivon de la Mischabel-Grupo inter du montokrestoj, nome la Dirru-Kresto norde kaj Hohgwächte sude. La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe je alteco de proksimume 2800 m s.m. rekte supre de roka krutdeklivo. Ĉi-tie fontas Birchbach, kiu malsupre de Randa alfluas la riveron Matervispa, unu el la du brakoj de Vispa, kiu en Visp alfluas Rodanon.