Etŝpura fervojo
Etŝpura fervojo estas fervojo kun ŝpuro rimarkeble malpli larĝa ol la norma ŝpuro de 1 435 mm.
Malgranda ŝpuro ebligas, ke la kurbiĝo de la fervojo havu malpli grandan radiuson; tiel ili ekzemple povas pli bone sekvi la kurbiĝojn de rivera valo aŭ de urba strato. Krome iliaj veturiloj ofte estas malpezaj kaj tial malmultekostaj.
Malavantaĝoj de etŝpuraj fervojoj estas, ke ili estas ne tre stabilaj ĉe alta rapido kaj ke kutime ili havas malgrandajn retojn. Kie ili interrilatas kun norm-ŝpuraj fervojoj, pasaĝeroj devas ŝanĝi la trajnon kaj varojn necesas transŝarĝi. Por eviti ĉi-lastan oni konstruis et-ŝpurajn port-vagonojn, kiuj povas porti norm-ŝpuran var-vagonon.
Estas multaj et-ŝpuraj mezuroj; jen kelkaj pli-malpli ofte uzataj:
- 500 mm, ĉe trajneto en Ĝardeno de alklimatiĝo (porinfana amuzparko en Parizo)
- 600 mm, ekz. ĉe la Trajneto de Universala Ekspozicio de Parizo de 1889, Trajneto de Saint-Trojan, Parka tramvojo de la Zoo de Gera aŭ Chemin de fer des Chanteraines
- 610 mm (2 futoj), ekz. la Fervojo Monteto Bow en Bow (Vaŝingtonio)
- 750 mm
- 760 mm (bosnia ŝpuro), ekz. la Fervojlinio Třemešná ve Slezsku – Osoblaha
- 762 mm (2,5 futoj)
- 800 mm ekz. la Tramvojo de Riffelalp en Svislando
- 838 mm (2 futoj 9 coloj), ekz. la Tramo de Seaton
- 891 mm (Svedio)
- 900 mm (Tramtransporto en Linz, Tramtransporto en Lisbono)
- 914 mm (3 futoj), ekz. ĉe la Fervojo de Sóller, Disneyland Railroad (Paris)
- 950 mm Tramtransporto en Cagliari (Italio), Fervojoj en Eritreo
- 1 000 mm (metra ŝpuro), ekz. ĉe la Harcaj etŝpuraj fervojoj, Retia Fervojo, la Trajneto de La Rhune, linioj 600000, 669000 (Flava trajno), 896000 (Mont-Blanc Express), 995000 + 996000 (CFC), Nice-Digne de Fervojaj linioj en Francio kaj en Birmo, Kamboĝo, Singapuro, Tajlando, Tanzanio (krom TAZARA)
- 1 009 mm (metra ŝpuro), ekz. ĉe Tramtransporto en Sofio
- 1 067 mm (3,5 futoj, CAP-ŝpuro laŭ Carl Abraham Pihl), ekzemple en Japanio, Sud-Afriko, TAZARA en Tanzanio, Metroo de Ĝakarto
- 1 100 mm (3 futoj 7+5⁄16 coloj), ekz. Tramtransporto en Braunschweig, Tramvojo de Santa Teresa (Rio-de-Ĵanejro)
- 1 200 mm (3 futoj 11 1⁄4 coloj), ekz. Funikularo de Kievo, Funikularo de Montjuïc
- 1 219 mm (4 futoj), Metroo de Glasgovo
- 1 330 mm Funikularo de Fourvière, Liono, Francio
- 1 372 mm (4 futoj 6 coloj, Skota ŝpuro), ekzemple en Japanio
- 1 416 mm (4 ft 7+3⁄4 coloj), ekzemple ĉe Tramtransporto en Glasgovo (pereinta)
La mencio de landoj en la ĉi-supra listo ne signifas, ke en la tuta lando oni uzas la koncernan ŝpuron. Fervojoj en Svedio kaj Italio estas plejparte norm-ŝpuraj. En Japanio nur la alt-rapida reto estas norm-ŝpura.