Belvedero de Pécs
Belvedero de Pécs, estas elvidturo, unu el la simbolo de Pécs, ankaŭ televida turo.
Belvedero de Pécs | |||
---|---|---|---|
turo | |||
Estiĝo | 1973 | ||
Malfermo | 4-a de aprilo 1973 | ||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Pécs | ||
Situo | |||
Geografia situo | 46° 5′ 57″ N, 18° 13′ 12″ O (mapo)46.09916666666718.22Koordinatoj: 46° 5′ 57″ N, 18° 13′ 12″ O (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Antenna Hungária vd | ||
Retejo | https://tvtoronypecs.hu | ||
Historio
redaktiObservejo 24,6 metrojn alta nomumita pri fervora turisto József Kiss [jOĵef kiŝ] ekzistis sur la montopinto Misina [miŝina] inter 1908 kaj la 1960-aj jaroj. Apude situis Inter 1959 kaj 1968 70-metrojn alta ŝtalstruktura antena turo por kontentigi ricevadojn de radio kaj televido. La dissendila turo kune kun panorama elvidejo kaj kafejeto estis konstruita inter 1968 kaj 1972. Ĝi origine estis 191 metrojn alta, sed post muntado de alia anteno en 1995 ĝi iĝis 6 metrojn pli alta, kaj kun sia alteco de 197 metroj ĝi estas la plej alta masonita konstruaĵo en Hungario. Tamen ekzistas 2 pli altaj ŝtalaj antenturoj enlande.
Priskribo
redaktiLa belvedero de Pécs 197 metrojn alta staras en montaro Mecsek sur montopinto Misina 535 metrojn alta super la marnivelo. Oni povas supreniri al la vitromura kafejeto en alteco de 72 metroj per altrapida lifto. Super la kafejeto situas la malferma vida teraso en alteco de 80 metroj. El tiu loko oni povas rigardi en alteco de 610 m super la marnivelo, kiu estas preskaŭ 500 metrojn pli alta, ol ĝenerala nivelo de urbo Pécs. Se la aero estas pura, estas videbla eĉ Badacsony ĉe Balatono.
La betona fundamento de la belvedero havas 22 metrojn de diametro kaj 3,5 metrojn vasta. La turo konsistas el du ringoj, la interna kun diametro de 5 metroj atingas altecon de 135 metroj, la ekstera kun diametro de 12 metroj atingas altecon de 92 metroj. La lifto funkcias en la interna ringo, kaj 459 ŝtupoj serpentumas inter la du ringoj.
La plej malnova dinosaŭro de Hungario estis malkovrita en 1966 en Mecsek. Ĝia scienca nomo estas Komlosaurus laŭ tiea urbo Komló. Ekde 2005 pri ĝi videblas ekspozicieto ĉe la kafejeto.
-
Vido el la turo
-
La malnova elvidejo kaj la konstruata nova turo en 1968
-
Panoramo al Pécs