Aetingen
Aetingen estas iama komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2014 parto de la nova komunumo Buchegg en la Distrikto Bucheggberg en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 304 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Aetingen | |
---|---|
Blazono de Aetingen | |
Vilaĝocentro de Aetingen kun preĝejo, supre la vilaĝo Brittern | |
vilaĝo • former municipality of Switzerland • komunumoparto en Germanio | |
Kantono | Soloturno |
Komunumo(j) | Buchegg |
Geografia situo | CH1903: 605078 / 220263 (mapo)47.1333333333337.5055555555556Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 30′ O; CH1903: 605078 / 220263 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 304 |
Areo | 2,85 km² |
Alteco | 480 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4587 |
Mapo de Aetingen | |
Geografio
redaktiAetingen situas ĉe la suda flanko de la montoĉeno Bucheggberg sur la orienta flanko de la ebena Valo de Limpach en la Svisa Mezlando. La iama komunumo konsistas el la vilaĝo Aetingen kaj la plej granda parto de la vilaĝo Brittern. La okcidenta parto de Brittern apartenas al la komunumo Unterramsern. En oriento de la iama komunumo sur la ebenaĵo de la valo situas golfejo, kies duono situas sur la komunuma teritorio kaj la alia duono aliflanke de la rivereto Limpach sur la teritorio de la berna najbarkomunumo Bätterkinden. La rivereto Limpach formas la sudorientan komunumlimon kaj samtempe la kantonlimon inter Berno kaj Soloturno. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,85 km², de kiuj 42% estas kovritaj de arbaro, 49% servas por agrikulturo kaj la golfejo, kaj 6% por setlado, 3% estas akvejoj inkluzive la lagetoj de la golfejo.[1]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa iama komunumo Aetingen limis en nordo al Brügglen, en nordoriento al Kyburg-Buchegg, en oriento al Bätterkinden (BE), en sudo al Limpach (BE), en sudokcidento al Unterramsern, kaj en nordokcidento al Mühledorf.
Trafiko
redaktiAetingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Plej facile ĝi atingeblas per flanka vojo de Bätterkinden. Aliaj vojoj kondukas al Unterramsen kaj al Mühledorf. Per la poŝtaŭtolinio de Bätterkinden al Messen kaj la taksibuso de Bucheggberg ĝi estas konektita al la publika transportreto.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Aetingen datiĝas el la jaro 1267 kiel Etinge. Dum mezepoko en Aetingen ekzistis administra bieno, kie estis sub la suvereneco de baronoj de Supra Argovio. En la jaro 1309 iu Walter de Aarwangen vendis la malaltan jurisdikcion al Berno. En la jaro 1470 la urbo Soloturno akiris la malaltan jurisdikcion kaj suverenecon pri Aetingen. Aetingen fariĝis sidejo de malalta tribunalo de la voktejo Bucheggberg. La supera jurisdikcio restis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al Berno, nome ĉe la supera tribunalo de Zollikofen. [2]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2014 la iamaj komunumoj Aetigkofen, Aetingen, Bibern, Brügglen, Gossliwil, Hessigkofen, Küttigkofen, Kyburg-Buchegg, Mühledorf kaj Tscheppach estis kunigitaj al la nova komunumo Buchegg.[3]
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Aetingen Arkivigite je 2015-12-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Aetingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
La ebenaĵo de la Valo de Limpach apud Aetingen. Supre la vilaĝo Brittern
-
Golfejo Aetingen (maldekstre en la bildo la vilaĝo Kyburg-Buchegg
-
Pastra preĝejo de Aetingen
-
La preĝejo interne
-
Lernejo
-
Vilaĝa strato
-
Gastejo Drei Eidgenossen en Birttern