Kalia salikato
Kalia salikato | |||
Plata kemia strukturo de la Kalia salikato | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Kalia salikato | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 578-36-9 | ||
ChemSpider kodo | 10877 | ||
PubChem-kodo | 23664627 | ||
Merck Index | 15,7785 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka senodora solidaĵo | ||
Molmaso | 176,212 g·mol-1 | ||
Acideco (pKa) | 2,79 | ||
Solvebleco | Akvo:850 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 2000 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R22 R36/37/38 R41 | ||
Sekureco | S24/25 S26 S36/37/39 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H318 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P270, P280, P301+312, P305+351+338, P310, P330, P501[1] | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalia salikato aŭ C6H4OHCOOK estas kalia organika salo de la salikata acido, blanka akvo-solvebla solidaĵo, uzata en farmaciaĵoj kiel kontraŭdolorilo kaj en la traktado de kardiopatioj. Salikata acido estas nature trovata en la ŝelo de la blankaj salikoj kaj en la folioj de la Gaultheria kaj ankaŭ povas esti sinteze preparata.
Ĝi posedas bakterihaltigan, fungicidan kaj keratolizan[2] proprecojn. Ĝiaj saloj estas indikitaj kiel kontraŭdoloriloj.
Kvankam salikatoj estas vaste uzataj en klinika medicino, ili povas kaŭzi gastrointestajn streĉojn. Aliaj limigoj kuŝas en la malstabileco de la salikataj derivaĵoj en akva medio. Tiamaniere ke, acetilsalikata acido, kiu estas malstabila en akvaj solvaĵoj, limigas ĝian uzon al anhidraj preparaĵoj, kaj do ne povas enkorporiĝi en dezireblaj akvaj solvaĵoj por pediatriaj uzoj.
Sintezoj
redaktiSintezo 1
redakti- Preparado ekde fenolo kaj kalia hidroksido sekvata per karboksiligo de la kalia fenoksido:[3]
Reakcioj
redaktiReakcio 1
redakti- En akva medio, salikato de kalio malkomponiĝas en fenolo, kalia karbonato kaj oksigeno: