Hory (distrikto Karlovy Vary)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hory |
Hory (germane Horn) estas municipo de Ĉeĥio, en Regiono Karlovy Vary, en distrikto Karlovy Vary, proksimume 7 km okcidente-sudokcidente de Karlovy Vary. Vivas ĉi tie 439 loĝantoj (2024).
Hory | |||
germane Horn | |||
municipo | |||
Pensiono Farma surrande de la municipo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hory | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary | ||
Distrikto | Distrikto Karlovy Vary | ||
Administra municipo | Karlovy Vary | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Slavkova arbaro | ||
Konata loko | Svatoŝaj rokoj | ||
Situo | Hory | ||
- alteco | 522 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 12′ 50″ N 12° 47′ 24″ O / 50.21389 °N, 12.79000 °O (mapo) | ||
Katastro | 7,88 km² (788 ha) Hory u Jenišova | ||
Loĝantaro | 439 (2024) | ||
Denseco | 55,71 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1350 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 360 16 ĝis 362 11 | ||
NUTS 3 | CZ041 | ||
NUTS 4 | CZ0412 | ||
NUTS 5 | CZ0412 551651 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Hory (Karlovy Vary District) | |||
Retpaĝo: www.obec-hory.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Nové Sedlo, Karlovy Vary, Mírová, Jenišov kaj Loket.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1350.
Sub la municipon Hory enfalis en la pasinteco ankaŭ kelke da domaroj kaj solejoj: La plej granda el ili Podhoří (Hunschgrün, Hunusgrün, Hanschgrün) troviĝis sur nordokcidenta rando de la municipo. Komence de la 20-a jarcento ĝi havis eĉpli multe da loĝantoj ol la propra Hory. Por la plialtigita nombro de loĝantoj ĝi dankis al evoluo de mineja kaj porcelana industrioj. En la dua duono de la 20-a jarcento sur loko de Podhoří estiĝis Elŝutejo de Loket kaj Podhoří tute pereis al la 1-a de januaro 1994 pro surŝuto de teraĵo de Granda elŝuejo de Loket. Al la malpli grandaj loĝigejoj apartenis domaroj Jalový Dvůr (Kaltenhof, Galtenhof) kaj Ovčárna (Schäferei). Solejoj Schmalnhof kaj In der Raat (Raht, Rath) pereis sen la ĉeĥaj nomoj. Solejon Vildenava kreis kamparana bieno en tenado de familio de Lochschmidtidoj.
Interesa evento en la municipo okazis post fino de la Dua Mondmilito. Malgraŭ tio, ke demarkacia linio estis Ĥeba ponto en Karlovy Vary, la neĝisatendema Ruĝa Armeo venis la 13-an de majo ĝis malantaŭ la interkonsentita linio kaj okupis Hory. Usonanoj fine konsentis, por ke Hory kiel lando de neniu alfalu al rusoj. Nur pli poste la demarkacia barilo revenis al la interkonsentita Ĥeba ponto.
En la jaro 1954 lokigis la ĉeĥoslovaka armeo en la katastron de Hory munician deponejon. La areo 10 hektaroj estis dum 40 jaroj la teritorio kun severa malpermeso de eniro. Post forlaso de la teritorio en la jaro 1994 estis ebligita libera eniro en arbaron. En la loko de la eksa municipa deponejo estiĝis Farmo kaj Ĉasrezervejo Hory.
En la jaro 2010 estis en Hory entrafikigitaj du fotovoltaikaj elektrejoj kun markigo FVE HORY 1 kaj FVE HORY 2, la unua kun povumno 2,18 MW, la dua kun povumo 1,62 MW.
Loĝantaro
redaktiPost la Dua Mondmilito sekvis forŝovo de la germana loĝantaro.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 452 |
1880 | 452 |
1890 | 647 |
1900 | 847 |
1910 | 919 |
1921 | 928 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 028 |
1950 | 391 |
1961 | 392 |
1970 | 321 |
1980 | 197 |
1991 | 168 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 185 |
2014 | 232 |
2016 | 252 |
2017 | 256 |
2018 | 271 |
2019 | 281 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 297 |
2021 | 364 |
2022 | 375 |
2023 | 411 |
2024 | 439 |
Memorindaĵoj
redakti- Penta kruco ĉe solejo Vildenava. La kruco estis translokigita ĝis Vildenava en la jaro 1990 post tio, kiam ĝi estis trovita sur rubodeponejo inter Žalmanov kaj Činov.
- Arkeologiaj spuroj sudoriente de la municipo, amasoj de ferŝlako, pruvantaj historian mezepokan prilaboradon de fererco.
Pluaj memorindaĵoj
redakti- Domo n-ro 1
- Riparita kapeleto el la jaro 1900
Protekto de la naturo
redaktiEn la sudan parton de la katastra teritorio trafas PPR Slavkova arbaro. La granitaj rokformacioj apud la maldekstra bordo de Ohře en la plej suda parto de la teritorio estas protektataj kiel nacia naturmemorindaĵo Svatoŝaj rokoj.
Pluaj fotoj
redakti-
Trabfaka domo n-ro 1
-
Kapeleto
-
Farmo Hory
-
Eksaj rezervaĵoj de gruzo
-
Karlovaraj ĝemeloj
-
Fotovoltaikaj paneloj
-
Boro Hořčička
-
Penta kruco en Vildenava
-
Memorige protektataj amasoj de ferŝlako