Viĉenco
Vicenza | |||||
komunumo de Italio urbo urbego vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Veneto (2005) | ||||
Provinco | VI Viĉenco (2005) | ||||
Geografia situo | 45° 33′ N, 11° 33′ O (mapo)45.5511.55Koordinatoj: 45° 33′ N, 11° 33′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 39 m | ||||
Areo | 80 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 109 823 (2023) | ||||
Loĝdenso | 1363 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Anconetta, Bertesina, Bertesinella, Bugano, Casale, Debba, Longara, Ospedaletto, Polegge, San Pietro Intrigogna, Santa Croce Bigolina, Tormeno (2005) | ||||
Najbaraj komunumoj | Altavilla Vicentina, Arcugnano, Bolzano Vicentino, Caldogno, Costabissara, Creazzo, Dueville, Longare, Monteviale, Monticello Conte Otto, Quinto Vicentino, Torri di Quartesolo (2005) | ||||
Patrono | San Vincenzo | ||||
Festa tago | 8-a de septembro (2005) | ||||
Nomo de loĝantoj | vicentini | ||||
Poŝtkodo | 36100 | ||||
Imposta kodo | L840 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 024116 | ||||
Telefona prefikso | 0444 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | http://www.comune.vicenza.it | ||||
Viĉenco (itale Vicenza) estas komunumo de Italio kun proksimume 113.000 loĝantoj. Ĝi estas ĉefurbo de la samnoma provinco de Viĉenco, kaj unu el la ĉefaj urboj de la norditala regiono Veneto.
Episkopa sidejo, ĝi estas konata kiel la urbo de Andrea Palladio - renesanca arkitekto, kiu tie realigis grandnombrajn konstruaĵojn kiaj la Villa Almerico Capra "La Rotonda" - kaj ĝi estas tre grava arturbo, kiu allogas turistojn el la tuta mondo.
Pro la grandnombraj konstruaĵoj de Andrea Palladio, la urbo kaj la vilaoj de ĝia provinco enestas la liston de monda kulturheredaĵo de UNESKO.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la romia epoko, la urbo estis nomata Vicetia [viĉecia] kaj unue menciita en la jaro 135 a-K.
Dum mezepoko, Viĉenco estis konkerita de Verono kaj aneksita al la senjorlando de la familio Della Scala.
De 1404 ĝis 1797, ĝi apartenis al la Venecia respubliko. Estis kvar pacemaj kaj bonstataj jarcentoj: arto atingis subliman nivelon kaj ekonomiko prosperis. La 16-a jarcento estis epoko de la granda renesanca arkitekto Andrea Palladio, kiu heredigis al Vicenza kaj al tuta mondo nesubstitueblan arkitekturan propraĵon. Liaj ĉefkonstruaĵoj estas la Basilica Palladiana (Baziliko de Palladio), la Teatro Olimpico (Olimpika Teatro) kaj la vilao nomata Rotonda (Vilao Ronda). La tradicio de Palladio estis daŭrata de Vincenzo Scamozzi kaj aliaj arkitektoj ĝis la 18-an jarcenton.
En la 19-a jarcento, post la falo de Napoleono, Vicenza fariĝis aŭstrian urbon; fine, ĝi eniris en la Itala regno en la 1866. Dum la unua mondmilito oni batalis en la montaro de la provinco; dum la dua mondmilito la urbo estis tre difektata de Aliancana bombardado.
De la 1950-aj jaroj, forta ekonomika kaj industria kreskado transformis ĝin je prospera urbo.
Sciindaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Vicenza estas la ununura itala komunumo kiu havas du orajn medalojn pro milita valoro sur sia standardo: la unua estis konsentita de la Reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a la 18-an de novembro 1866 pro la rezistado al la Aŭstrio-Hungario en la 1848; la dua estis donita de la Prezidento Oscar Luigi Scalfaro la 11-an de marto 1995 pro la suferegoj de la loĝantaro dum la liberiĝa milito (1943 - 1945).
- La urbanoj de Vicenza estas nomataj Magnagati ("katmanĝuloj"): oni pensis ke dum la milito ili estis tiom malriĉaj, ke la malsata loĝantaro manĝis la vagantajn katojn, ĉar ili ne povis aĉeti manĝaĵon.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Esperanto
[redakti | redakti fonton]Fondiĝis loka Esperanto-grupo tie en 1922.
Elstaraj urbanoj
[redakti | redakti fonton]- Roberto Baggio, futbalisto
- Giuseppina Bakhita, sanktulino
- Fernando Bandini, poeto
- Valerio Belli, skulptisto
- Maria Bertilla Boscardin, sanktulino
- Ottavio Bertotti Scamozzi, arkitekto
- Gelindo Bordin, maratonisto, olimpika ĉampiono
- Luigi Da Porto, verkisto
- Almerico da Schio, astronomo, meteorologo kaj inventisto
- Otello De Maria, pentristo
- Gaetano Thiene, sanktulo
- Federico Faggin, komputikisto kaj inventisto
- Antonio Fogazzaro, verkisto kaj poeto
- Antonio Giuriolo, partizano
- Dino Lagni, sportisto
- Fedele Lampertico, ekonomikisto, verkisto kaj politikisto
- Niccolò Leoniceno, kuracisto
- Paolo Lioy, naturalisto kaj senatano de la Itala Regno
- Luigi Meneghello, verkisto
- Andrea Palladio, arkitekto
- Goffredo Parise, verkisto
- Antonio Pigafetta, verkisto kaj navigisto
- Guido Piovene, ĵurnalisto kaj verkisto
- Orlando Pizzolato, maratonisto
- Sergio Romano, historiisto kaj diplomato
- Paolo Rossi, futbalisto
- Mariano Rumor, politikisto
- Angelus Sala, kuracisto, fizikisto kaj kemiatro
- Vincenzo Scamozzi, arkitekto
- Gian Antonio Stella, ĵurnalisto kaj verkisto
- Tiziano Treu, politikisto
- Vitaliano Trevisan, verkisto kaj aktoro
- Gian Giorgio Trissino, humanisto kaj diplomato
- Giacomo Zanella, sacerdoto kaj poeto
-
Basilica Palladiana
-
Piazza dei Signori - Torre Bissara - Piazza della Biade
-
PalazzoChiericati
-
Statue forestillende Palladio
-
Santa Maria Annunciata
-
Teatro olimpico