Senvoĉa uvulara frikativo
Aspekto
Senvoĉa uvulara frikativo | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
χ | |||||||||
Priskribo de la signo de la IFA | greka minusklo ĥio | ||||||||
IPA-numero | 142 | ||||||||
Kodoj | |||||||||
HTML, dekume | χ | ||||||||
Unikodo, deksesume | U+03C7 | ||||||||
X-SAMPA | X | ||||||||
Kirshenbaum | X | ||||||||
Brajlo de IFA | |||||||||
Sono | |||||||||
| |||||||||
La senvoĉa uvulara frikativo estas senvoĉa konsonanto uzata en multaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [χ] (la minuskla ĥio); en SAMPA, X.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]- Ĝia artikulacio estas frota.
- Ĝia artikulacia organo estas uvulo, ĝi estas artikulaciata per la langodorso kaj la palata velo.
- Ĝi estas senvoĉa konsonanto.
- Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
- Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
- Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).
Uzado
[redakti | redakti fonton]- En multaj lingvoj (interalie, en Esperanto, en la germana, nederlanda, hispana) la parolsonoj [χ] kaj [x] estas alifonoj de ĥ (de la fonemo /x/).
- En kelkaj aliaj lingvoj, plej notinde en la franca lingvo (kaj ankaŭ en la portugala, nederlanda…) ĝi aperas kiel senvoĉigita /r/ ĉe la homoj, kiuj normale realigas r-on per [ʁ] (uvula frotsono voĉa) — sekve de similiĝo, aŭ vortofine ktp: france tarte sonas kiel [taχt]; france huître, kiel [ɥitχ].
En la okazo de Esperanto la uzo de [χ] responde al la litero ĥ estas tute laŭnorma (kvankam la vela frotsono senvoĉa [x] estas iom preferinda); dum la kartava prononco de r per [χ] estas evitinda, ĉar ĝi konfuzas la fonemojn /r/ kaj /ĥ/.