Tabioj
Aspekto
(Alidirektita el Tabi)
Tabioj (japane: 足袋) estas tradiciaj japanaj ŝtrumpetoj. Ili altas ĝis la maleolo kaj apartigas la piedan dikfingron de la aliaj piedfingroj. Oni portas tabiojn, kiam oni portas getaojn aŭ zoriojn kun tradicia kimono aŭ yukata. Tabioj estas plej ofte blankaj, ĉefe kiam temas pri oficialaj eventoj. Foje tamen viroj portas nigrajn tabiojn kaj virinoj buntajn.
Jika-tabioj
[redakti | redakti fonton]Jika-tabioj estas samformaj ŝuoj, faritaj el pli dikaj fibroj kaj kun plandumo el kaŭĉuko. Jika-tabiojn portas konstrulaboristoj, ĝardenistoj kaj rikiŝistoj.