Navahoj
Navahoj | |
---|---|
etno | |
Usonaj indianoj | |
Suma populacio | |
311 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
navaha lingvo • angla lingvo | |
Religio | |
kristanismo • Native American Church • animismo | |
Navahoj, navaĥoj aŭ navajoj estas la plej granda (ĉ. 170.000 nur en la rezervejo, ĉirkaŭ 300.000 en tuta Usono) indiana popolo en Usono. Ili vivas ĉefe en Arizono, Nov-Meksiko, kaj Utaho. Ili parolas la navahan lingvon, apartenantan al la apaĉaj lingvoj. La du popoloj migris kune en la 10-a ĝis la 12-a jarcento el Kanado al sudokcidento. Ilin forte influis sude la pueblaj indianoj de kiuj ili lernis agrokulturon kaj brutobredadon.
En la 17-a kaj la 18-a jarcentoj, al la navajoj aliĝis pueblo-indianoj, hopioj, el kiuj ĉefe la pueblo-indianoj influis la indianan arton.
Laŭ ilia legendo, homoj venas el subteraj mondoj. Ili praktikas multajn ritojn.
La usona registaro ekmilitis kontraŭ ili en 1863 (sub kolonelo Kit Carson). Dum la militmarŝo, la registaraj soldatoj neniigis agrarproduktojn de la navahoj kaj brutarojn, enprizonigis 8.000 navahojn kaj 400 meskalerajn apaĉojn en Bosque Redondo (en la nuna Nov-Meksiko). Ilia kaptiteco daŭris 4 jarojn.
La rezervejo de la navahoj estas entute 64.000 km2 en la tri menciitaj ŝtatoj, sed situas en seka areo kaj ne certigas plene la vivtenon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Navaha Nacia Monumento
- http://vladimir-okc.hotbox.ru/UU-html/truu23.htm[rompita ligilo] Unuetaĝa Usono Renkonto kun indianoj angle, ruse, esperante