Saltu al enhavo

Natria hidroksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el NaOH)
Natria hidroksido
Natria hidroksido
Tridimensia strukturo de la Natria hidroksido
Blankaj pilkoj de la Natria hidroksido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Kaŭstika sodo
  • Natria hidrato
  • Askarito
Kemia formulo
NaOH
CAS-numero-kodo 1310-73-2
ChemSpider kodo 14114
PubChem-kodo 14798
Merck Index 14,8627
Fizikaj proprecoj
Aspekto senodora, senkolora aŭ blanka solido
Molmaso 39,9971 g·mol−1
Denseco 2.13 g cm−3
Fandpunkto 318 °C
Bolpunkto 1,388 °C
Refrakta indico
  •  1,3576
  •  1,4751
Ekflama temperaturo nebrulema
Memsparka temperaturo nebrulema
Acideco (pKb) -0.93
Solvebleco Akvo:
Mortiga dozo (LD50)
  • 40 mg/kg (averaĝa dozo, intraperitonea)
  • 500 mg/kg (plej malalta dozo, buŝa)[1]
Sekurecaj Indikoj
Risko R34 R35 R36/38
Sekureco S24/25 S26 S36/37/39 S37/39 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Signalvorto Danĝera
GHS Damaĝo-piktogramo
Koroda substanco)
GHS Deklaroj pri damaĝoj H290, H314
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P280, P301+330+331, P305+351+338, P310
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)

Natria hidroksido[2] (formulo NaOH, ankaŭ nomata sodo) estas forta minerala bazo, tre akvosorba, solida je vivmediaj cirkonstancoj. Ĝi ofte estas vendata en la formo de blankaj bidojtablojdoj, kaj pro sia akra propreco detrui histojn estas nomata kaŭstika sodo.

Ĝia kemia formulo estas NaOH; ĝia CAS-numero 1310-73-2.

Natria hidroksido solviĝas en akvo, produktante enorman varmon kaj ege fortan bazon. Necesas konservi ĝin seke kaj sen aliro de aero; alie ĝi reakcias kun aera karbona dioksido produktante natrian bikarbonaton. La solvita bazo korodas eĉ vitron kaj do bezonas specialajn ujojn por konservado.

Natria hidroksido estas industrie grava substanco, precipe en la formo de akvosolvaĵa bazo. Solida natria hidroksido estas uzata en purigaĵoj por rubakvaj tuboj.

Produktado de natria hidroksido eblas per elektrolizo de natria klorido aŭ per ellavado el ruĝa ŝlimo. Ĉe la elektrolizo ekestas krome granda kvanto da kloro, kio historie stimulis la uzon de kloro ekzemple en la plasta industrio (polivinil-klorido).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]