La laĥaj dialektoj (ĉeĥelašská nářečí, polegwary laskie[1]germanelachische Sprache) estas grupo de dialektoj de la okcidentslavaj lingvoj, per kiuj oni parolas precipe en partoj de Ĉeĥa Silezio kaj en Hluĉinio, sed ankaŭ en la sude lima nordorienta Moravio kaj en Supra Silezio en la regiono de la urboj Racibórz (germane Ratibor, ĉeĥe Ratiboř) kaj Głubczyce (germane Leobschütz, ĉeĥe Hlubčice, silezi-pole Gubczýcé). La plej multaj ĉeĥaj lingvosciencistoj konsideras ĝin dialekto de la ĉeĥa lingvo, multaj polaj lingvosciencistoj tamen konsideras ĝin de pola origino.[2] Laŭ multaj lingvosciencistoj al la laĥaj dialektoj apartenas la teŝina dialekto kaj la silezia-pola lingvo. La dialektoj konsideriĝas transiroj inter la pola, silezia-pola, moravia kaj ĉeĥa lingvoj kaj estas parto de la silezia dialektaro.[3]