Georgo Sabino
Georgius Sabinus | ||
---|---|---|
Germana poeto kaj diplomato
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-a de aprilo 1508 en Brandenburg an der Havel, Mark Brandenburg, Sankta Romia Imperio (Germanio) | |
Morto | 2-a de decembro 1560 en Frankfurto ĉe Odro, Mark Brandenburg, Sankta Romia Imperio (Germanio) | |
Lingvoj | germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Königsberg Universitato de Frankfurto ĉe Odro Universitato de Wittenberg | |
Profesio | ||
Okupo | poeto diplomato verkisto universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Georg SCHULER, kun poeta nomo Georg SABINUS, (1508-1560) estis filologo, laŭrokronita poeto, diplomato, teologo, latinisto, rektoro kaj kunfondinto de la Universitato de Königsberg, lernanto de Philipp Melanchthon (1497-1560), al kies filino li edziĝis. Georgo Sabino estis filo de la urbestro de Brandenburgo Balthasar Schuler.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Post viziti la lernejon de la urbo, Sabino studis antikvan literaturon kaj jurisprudencon en Wittenberg inter 1523 kaj 1533. Dum tiu epoko li ekprenis sian plumnomon Sabinus. Tie li ĉeestis la lecionojn de Melanktono, amiko kaj samideano de Lutero, kaj vivis en lia domo. En 1533 li faris studvojaĝojn al Italio kie li estis nobeligita per la titolo de palatina grafo de la papo. Post lia reveno, li fianĉigis al Anna (1522-1547), filino de Melanktono, kaj ili geedziĝis en 1536. Ili ne estis feliĉaj geedziĝe pro la aroganta karaktero de Sabino kaj la dorlotaj manieroj de Anna.
Post pli longa restado en Majenco, la ĉefepiskopo Alberto de Brandenburgo (1490-1545) lin invitas por esti profesoro pri poezio kaj elokventeco en la "Universitato de Frankfurto ĉe Odro". Kiam la duko Alberto de Prusio (1490-1568) inaŭguris la Universitaton de Königsberg, tiam li invitis Sabinon por esti la unua rektoro.
La Albertina naskiĝis sub la flago de libereco, tiamaniere ke ĝi fariĝis rifuĝon kontraŭ la kruelecon por eŭropaj kaj germanaj kredantoj. La unuaj jardekoj estis tre malglata epoko. Protestantaj kvereloj pri religiaj dogmoj ofte okazis. La duko nomumis Andreas Osiander (1498-1552) por la katedro pri teologio, kontraŭ la deziro de la fakultato. En 1555, li reiras al Frankfurto ĉe Odro kie la princo-elektisto Joakimo la 2-a el Brandenburgo (1505-1571) lin nomumas konsilisto kaj legato, kaj plurfoje li estis sendita en diplomatiaj misioj eksterlanden.
Li edziĝis duanupte kaj estis tre fama dank'al sia elokventeco kaj saĝo, kiu atingis la regnon de Karlo la 5-a (1500-1558), kiu iam kaj iam sendis lin al kelkaj ambasadoj. Li ĉefe estis sendita de la elektisto el Brandenburgo al Italio, kie li laŭŝajne ekmalsaniĝis kaj mortis en la sama jaro de la morto de Melanktono. Liaj latinaj poemoj estis vaste presitaj kaj estis ĉie konataj.
Selektita publikaĵaro
[redakti | redakti fonton]- Caesares Germanici Descripti, 1532
- Georgii Sabini Brandebvrgensis Poëmata, 1538 kaj 1558
- De nupttis incliti Regis Poloniae Sigismundi Augusti et Elyssae Caesaris Ferdinandii filiae carmen.. Wyd. Królewiec 1543.
- Electio et coronatio Caroli V imp. Aug, 1550
- De carminibus ad veterum imitationemartificiose componendis, praecepta bona et utilla collecta a clarissimo viro Georgio Sabino.'' Lepsiko 1551.
- Fabularum Ovidii inerpretatio tradita in Academia Regiomontana a Georgio Sabino, m.in.: wyd. Wittenberg 1555, Kaliningrado 1589.
- Tomik wierszy, wydany w Lipsku 1558. W wydaniu tym znalazły się 3 listy poetyckie biskupa warmińskiego Dantyszka: Hendecasyllabi ad Gregorium Sabinum.
- Fabularum Ovidii interpretatio tradita in academia Regiomontana a Georgio Sabino, 1559
- Imperatores Germanici, 1561
- Schöne und lustige Beschreibung etlicher Rathschläge ... in Erwählung eines ..., 1561
- Ioannis Ravisii Textoris Nivernensis Epithetorum opus, ut vtilissimum ita ..., 1576, Jean Tixier, Heinrich Pantaleon, Georg Sabinus
- Epistolarum Liber, 1589, Georg Sabinus, Eusebius Menius
- Erudita et elegans descriptio electionis et coronationis Caroli V ..., 1612
- Historia Electionis, Et Coronationis Caroli V. Imperatoris, 1712, Georg Sabinus, Hartmann Maurus
- Sabini carmina. Lepsiko, 1563
- Libellus Cl. V. Georgii Sabini Brandebvrgensis De carminibus ad veterum imitationem artificiosè componendis, 1577
- Fabularum Ouidii interpretatio, ethica, physica, et historica by Ovid, 1584
- Ovidii Metamorphosis seu fabulae poeticae earumque interpretatio ethica, physica et historica Georgii Sabinii wyd. Frankfurt 1589.
- Fabularum Poeticarum P. Ovidii Metamorphosi Descriptarum Interpretatio Ethica Physica & Historica Arkivigite je 2016-06-24 per la retarkivo Wayback Machine. [Heidelberg] 1606, Online-Ausgabe der Sächsischen Landesbibliothek - Staats- und Universitätsbibliothek Dresden
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Universitato de Mannheim
- Personensuche
- WorldCat Identities
- Allgemeine Deutsche Biographie - Georg Ellinger
- Deutsche Biographie
- Damião de Gois: The Life and Thought of a Portuguese Humanist, 1502-1574, Elisabeth Feist Hirsch
- Camden House History of German Literature, Camden House Publishing
- Poets Laureate in the Holy Roman Empire: A Bio-bibliographical ..., Volume 1, John Flood
- Renaissance Culture in Poland: The Rise of Humanism, 1470-1543, Harold B. Segel
- Reading the Ovidian Heroine: "Metamorphoses" Commentaries 1100-1618, Kathryn L. McKinley
- The Universal Dictionary of Biography and Mythology: Pro - Zyp, Joseph Thomas
- Classical Mythology in English Literature: A Critical Anthology, Geoffrey Miles
- The Encyclopædia Britannica, or, Dictionary of arts, sciences ..., Volume 19
- Encyclopedia.com
- Andrea Alciato and the Emblem Tradition, Peter M. Daly
- A New and General Biographical Dictionary: Containing an ..., Volume 3
- A new and general biographical dictionary: containing an historical and ..., William Tooke, William Beloe, Robert Nares
- Die Gründung der Universität zu Königsberg und das Leben ihres ersten ..., Max Töppen
- Reassembling Truth: Twenty-first-century Milton, Charles W. Durham, Kristin A. Pruitt
- Petrus Albinus: Vita Georgii Sabini Brandenbvrgensis, ic., Poetæ laureati, et comitis Palatini in aula Lateranensi, Consiliarij Illustrissimorum Marchionum Brandenburgensium, [et] ad diuersos proceres Legati, Professoris Eloquentiæ in Acad. Francofordiana ad Viadrum, Viri summi [et] clarissimi / Consignata potissimum ex ipsius scriptis a Petro Albino Niuemontio. Wittenberg : Welack, 1588