Felaniĉo (en hispana Felanich kaj en kataluna kaj oficiale Felanitx) estas loĝloko kaj municipo en la nordorienta parto de la komarko Migjorn (sudo), en la insulo Majorko, Aŭtonoma KomunumoBalearoj. Sur la marbordo de la Mediteraneo, tiu municipo limas kun Santañí, Campos, Porreras, Villafranca de Bonany kaj Manacor.
La felaniĉa municipo enhavas la loĝlokojn Felaniĉo — municipa ĉefurbo —, Porto Colom (Portocolom), s'Horta, Cas Concos d'es Cavaller, Son Mesquida, Son Prohens (Son Proenç), Cala Ferrera, Son Valls, Son Negre, es Carritxó kaj Cala Serena.
La plej altaj pintoj de la municipo estas la jenaj: San Salvador (509 metroj), kie estas monaĥejo samnoma; Sa Comuna (429 metroj); kaj la kastelo de Santueri (408 metroj), uzita antaŭ la konkero de la insulo fare de Jakobo la 1-a de Aragono.