Corsicana
Aspekto
(Alidirektita el Corsicana (Teksaso))
Corsicana | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono kantona sidejo vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 25 109 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 416 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 32° 6′ N, 96° 28′ U (mapo)32.0925-96.469444444444Koordinatoj: 32° 6′ N, 96° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 135 m [+] | ||
Areo | 60,419141 km² ( 604 1.9 141 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Corsicana, Texas [+] | |||
Corsicana estas urbo en la subŝtato Teksaso de Usono. Ĝi estas la administra centro de la kantono Navarro, en la orienta parto de Teksaso. Laŭ censa takso de 2020 ĝi havis 25 109 loĝantojn.
La urbo estis fondita en 1848 kaj ricevis nomon fare de la teksasa revolucia heroo José Antonio Navarro post la mediteranea insulo de Korsiko, naskiĝloko de liaj gepatroj.
La Corsicana Female Literary Institute malfermiĝis en 1857 kaj estis fermita en 1870.
Oni trovis en 1894 - pro akcidento - en la proksimo de Corsicana gravan naftokampon, la unuan komerce gravan naftokampon en Teksaso.
Dum la dua mondmilito, tie funkciis aviadila lernejo. La loko estas ankaŭ sidejo de Collin Street Bakery, kiu produktas fruktokukojn ekde 1896.