Bronisław Geremek
Bronisław GEREMEK (naskiĝis la 6-an de marto 1932 en Varsovio, mortis la 13-an de julio 2008 en Lubień) estis pola politikisto, historiisto, prezidanto de Libereca Unio (Unia Wolności), ministro pri eksterlandaj aferoj (1997-2000), en jaroj 1989-2001 deputito de pola parlamento, ekde 2004 ĝis morto Membro de Eŭropa Parlamento, membro de Academia Europaea.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Lia patro, rabeno, estis murdita en la koncentrejo Auschwitz. Lia patrino kaj li mem povis elŝteliĝi el la varsovia geto en 1943 kaj estis ŝirmitaj en alia pola familia hejmo. En 1954 Bronisław Geremek diplomiĝis ĉe la fakultato pri Historio de la Universitato de Varsovio, kaj en 1956-1958 li kompletigis superajn studojn ĉe la Ecole Pratique des Hautes Etudes en Parizo. Li kompletigis sian doktorecon en 1960, kaj en 1972 li ricevis postdoktoriĝan gradon ĉe la Pola Scienca Akademio (PAN). En 1989 li estis nomumita vicprofesoron. La ĉefa temo de Geremek-a scienca laboro estis la esploroj pri la historio de la mezepoka socio kaj kulturo. Preskaŭ la tuta Geremek-a scienca kariero rilatas al la Instituto pri Historio de la Pola Scienca Akademio, kie li laboris de 1955 al 1985.
En 1950 Geremek aliĝis al la Pola Unuiĝinta Laborista Partio (PZPR). Li estis la dua sekretario de la Baza Partia Organizaĵo (POP) de la PZPR ĉe la Universitato de Varsovio. En 1968, tamen, li retiriĝis el la partio proteste kontraŭ la invado de Ĉeĥoslovakio fare de la landoj de la Varsovia Pakto. Sekve en la jaroj 1970 Geremek estis konsiderata kiel unu el la ĉefaj figuroj en la pola demokrata kontraŭstaro. En 1978 li kunfondis la Socion por Edukaj Kursoj, por kiu li lekciis. En aŭgusto 1980 li aliĝis al la laborista protesta movado de la urbo Gdańsk kaj fariĝis unu el la konsilistoj de la Sendependa memreganta Laborsindikato Solidarność (Solidareco).
Post kiam la militleĝo estis deklarita en decembro 1981 li estis enkarcerigita ĝis decembro 1982, kiam li refoje fariĝis konsilisto de la tiam kontraŭleĝa sindikato Solidareco, kunlaborante kun Lech Wałęsa. En 1983 li estis denove arestita de la polaj aŭtoritatoj. Inter 1987 kaj 1989 Geremek estis la gvidanto de la Komisiono por Politikaj Reformoj de la Civita Komitato, kiu preparis proponojn por paca demokrata transformo en Pollando. En 1989 li ludis kernan rolon dum la debatoj inter Solidareco kaj la aŭtoritatuloj kiuj kondukis al liberaj parlamentaj balotadoj kaj la establo de nova parlamento. Geremek tiame fariĝis unu el la fondintoj de la Demokrata Unio (poste kombinita en la Libereca Unio) kaj estis la gvidanto de la parlamenta grupo de la Demokrata Unio de 1990 al 1997.
Post la balotadoj en 1991 la prezidento Lech Wałęsa petis al li formi novan registaron, sed Geremek ne tion faris kaj Jan Olszewski estis nomumita ĉefministro. Post kiam koalicia registaro estis formita en oktobro 1997 de la Balotada Ago de Solidareco (AWS) kaj la Libereca Unio, Geremek servis kiel ministro pri Eksterlandaj aferoj sub la ĉefministro Jerzy Buzek ĝis 2000. En la jaro 1998 li ricevis la Karolan Premion (plena nomo: Internacia Karola Premio de Aĥeno). En marto 1999 li subskribis la traktaton laŭ kiu Pollando aliĝis al NATO. En la balotado por la Eŭropa Parlamento en junio 2004 Bronisław Geremek estis elektita kiel kandidato de la Libereca Unio, kaj li gajnis la plej grandan nombron de voĉdonoj en Varsovio.
S-ro Geremek, 76-jaraĝa, mortis je la 13-a de julio 2008, kiam la aŭto kie li sidis frapis alian veturilon en la urbo Lubień en okcidenta Pollando.
S-ro Geremek kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]Bronisław Geremek lernis Esperanton en sia junaĝo. En januaro 2008 li ricevis reprezentantojn de EEU, la diplomatojn d-ron Seán Ó Riain kaj Jozef Reinvart, okaze de ekspozicio pri Esperanto en la brusela sidejo de Eŭropa Parlamento organizita fare de Ljudmila Novak, MEP, el Slovenio. Profesoro Geremek konsentis kun ili kunorganizi neformalan diskuton en la Parlamento pri la temo "Esperanto: amiko aŭ malamiko de plurlingveco?", por ĉeestigi Esperanton en la politika areno de la EP, kaj poste starigi interpartian grupon de deputitoj favoraj al propedeŭtika rolo por Esperanto en la plibonigado de lingvolernado ĝenerale.
La debato okazis la 14-an de julio, tuj post la tragika morto de profesoro Geremek, kun la ĉeesto de 27 homoj, multaj el ili EP-anoj aŭ asistantoj de EP-anoj (li fakte mortis survoje al la debato en EP).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Interesaĵo
[redakti | redakti fonton]En Parizo li spionaŭskultis Jerzy Giedroyc kaj lian parizan "Kultura".