Blokado de la Arcaĥa Respubliko en 2022 - 2023
La blokado de la Arcaĥa Respubliko en 2022 kaj 2023 komencis la 12-an de decembro 2022, kiam azerbajĝanaj fortoj blokis la Laĉinan koridoron, la nuran restantan vojon al kaj el la Arcaĥa Respubliko. La areo blokita estas la sekcio inter la urbo Ŝuŝo kaj vilaĝo Daŝalti (azerbajĝane Daşaltı, armene Քարին տակ) - tiu sekcio estas sub la mandato de la pacmisio de la Rusia Federacio. Reprezentantoj de Azerbajĝano asertas ke la homoj blokantaj la koridoron estas "ekologiaj aktivuloj,"[1][2] kvankam la vereco de ĉi tiu aserto dubindas ĉar pri la blokantoj konatas malmulte ĝis neniu aktivado en ekologia aktivismo[3] kaj dum la blokado montriĝas etno-naciistaj simboloj kaj sloganoj anstataŭ ekologiaj.[3][4]
Humanitara krizo
[redakti | redakti fonton]La Sanministerio de Arcaĥo raportis, ke kiel rezulto de la fermo de la vojo liganta Arcaĥon kun Armenio tra Azerbajĝano, translokigo de arcaĥaj civitanoj kun gravaj sanproblemoj al Erevano restas neebla. Laŭ la defendanto de la homaj rajtoj de Arcaĥo, pro la fermo de la vojo Arcaĥo-Armenio en la nokto de la 12-a de decembro, 1100 homoj estis surstrate en malvarmaj vintraj kondiĉoj, inkluzive de 270 infanoj. Arcaĥa Informo-Centro raportas, ke kiel rezulto de la fermo de la nura vojo liganta Arcaĥon kun Armenio, kvar municipoj en la provinco Ŝuŝo estas fakte ĉirkaŭitaj. Fariĝis neeble provizi manĝaĵojn, precipe panon kaj farunon, kaj aliajn bazajn bezonojn al ĉi tiuj komunumoj.[5] La 13-an de decembro, Azerbajĝano ĉesigis gasprovizojn de Armenio ĝis Arcaĥo. La 16-an de decembro, oficialuloj de Arcaĥo raportis ke gasprovizoj estis restarigitaj. Arcaĥaj saninstancoj raportis, ke paciento, kiu postulis vivsavan kuracadon, mortis pro la blokado de la Lachin-koridoro tra Azerbajĝano.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Armenia, Azerbaijan tensions rise over blocked road (angle: "tensioj inter Armenio kaj Azerbajĝano streĉiĝas pro blokita vojo") en la novaĵa servo de la retejo yahoo
- ↑ Азербайджанские "активисты" блокируют дорогу из Карабаха в Армению. Одновременно в Карабахе пропал газ (ruse: "Azerbajĝanaj "aktivuloj" baras la vojon de Karabaĥo al Armenio. Samtempe gaso malaperis en Karabaĥo") en la rusa servo de la brita televida dissenda instanco BBC
- ↑ 3,0 3,1 Supplies begin to run low as Nagorno-Karabakh blockade continues (angle: "provizoj komencas malfortiĝi dum blokado de Montara Karabaĥo daŭras") en la retejo eurasianet.org
- ↑ "«Ազատ Եվրոպա/Ազատություն» ռադիոկայան?, Kiuj estas la azerbajĝanaj eko-aktivuloj?" en la retejo azatutyun.am (armene)
- ↑ Lilit Ŝahverdjan: Blokado de Montara Karabaĥo eniras la duan tagon, angle en la retejo eurasianet.org la 13-an de decembro 2022
- ↑ angla artikolo: Unu paciento mortas, kvar aliaj en kriza kondiĉo pro la blokado de la Laĉina koridoro,[rompita ligilo] en la retejo asbarez.com la 21-an de decembro 2022
Fonto
[redakti | redakti fonton]- la komenca teksto baziĝas sur la koresponda teksto en la angla vikipedio. Atentu ke ampleksigoj de la teksto devas esti en gramatike senerara kaj komprenebla Esperanto, kiel ĉiuj tekstoj de Vikipedio!