2-a de junio
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2025 tagoj |
La 2-a de junio estas la 153-a tago de la jaro (la 154-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 212 tagoj restas.
Je la 2-a de junio okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- 455: Vandaloj sub gvido de Gaisariks konkeris Romon kaj ĉirkaŭrabis ĝin dum 14 tagoj
- 575: Benedikto la 1-a iĝis papo
- 1098: Unua krucmilito: unua etapo de la sieĝo de Antioĥio finiĝis
- 1216: Franca princo Ludoviko, estonta Ludoviko la 8-a, konkeris Londonon kaj proklamiĝis reĝo de Anglio
- 1254: Papo Inocento la 4-a eldonis buleon pri inkvizicio, en kiu li disdividis Italion laŭ 8 inkviziciaj provincoj
- 1297: Venceslao la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Bohemio
- 1474: En Moskva Kremlo disfalis pro tertremo preskaŭ finita Katedralo de la Dormado
- 1537: Papo Paŭlo la 3-a opiniis en sia buleo, ke indianoj kapablas kristaniĝi
- 1541: Incendio detruis du trionojn de Malgranda Kvartalo kaj nordan parton de Praga burgo
- 1585: Imperiestro Rudolfo la 2-a estis akceptita al Ordeno de la Ora Ŝaffelo, kune kun sia onklo kaj lia frato
- 1652: Vinica provinco: Batalo de Batoh finiĝis - kozaka-tatara armeo venkis la polan - laŭ ordono de Bohdan Ĥmelnickij tataroj murdis 3,5 mil militkaptitojn
- 1667: Klemento la 9-a iĝis papo
- 1676: Franca-Nederlanda milito: venko de franca ŝiparo en batalo de Palermo
- 1697: Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio) katolikiĝis en Vieno
- 1719: Pollando: incendio de Lublin
- 1780: Gordon-tumultoj: protestanta kontraŭ privilegioj por katolikoj homamaso de 40-60 mil manifestaciantoj provis senrezulte eniri konstruaĵon de la Ĉambro de komunuloj en Londono
- 1793: Post aresto de ĝirondanoj, la montaruloj ekregis Nacian Konvencion en Francio
- 1835: Usona entreprenisto P. T. Barnum kaj lia cirko komencis sian unuan itineron tra Usono
- 1848: Prago: en la Nacia Muzeo de Prago komenciĝis Kongreso de slavoj celanta trovi metodojn de kontraŭstaro al germanigo kaj hungarigo, partoprenata de poloj, slovakoj, ukrainoj, serboj, kroatoj, ĉeĥoj kaj rusoj (interalie de Miĥail Bakunin)
- 1864: Ioniaj Insuloj, sub brita regado ekde 1814, iĝis parto de Grekio
- 1897: Guglielmo Marconi ricevis patenton pri radiofonio
- 1897: Mark Twain responde al onidiroj pri lia morto publikigis en gazeto korekton: Sciigoj pri mia morto estas troigitaj
- 1900: Germana futbala sportklubo 1 FC Kaiserslautern fondiĝis
- 1907: Hungarigo: hungara parlamento voĉdonis Lex Apponyi, laŭ kiu hungara lingvo iĝis lekcia en la hungara parto de Aŭstrio-Hungario
- Unua mondmilito
- 1919: Anarkiistaj adeptoj de Luigi Galleani eksplodigis ok bombojn en ok urboj de Usono
- 1919: Litovio: dum porsendependecaj bataloj litova armeo (kun saksaj volontuloj) okupis Utena, kiu ĝis tiam estis kontrolita de bolŝevikoj
- 1920: Soveta-Pola Milito: venko de pola armeo en batalo de Boryspol (proksime al Kievo)
- 1924: Usona Kongreso aljuĝis civitanecon al indianoj (prezidento Calvin Coolidge subskribis Indian Citizenship Act)
- 1936: Fine de la Dua ital-etiopa milito imperiestro Haile Selassie elmigris al Britio
- 1937: Dua Pola Respubliko: Anthony Joseph Drexel Biddle iĝis ambasadoro de Usono
- 1939: Nikolaj Ŝaronov iĝis ambasadoro de Sovetunio en Pollando
- Dua mondmilito
- 1940: Okcidenta Fronto: apud Dunkirko ariergardoj de Aliancanoj rebatis germanajn atakojn - dum diurno evakuiĝis 26 256 personoj, marborde postrestis 30-40 mil francoj; pasaĝera liniŝipo SS Pasteur eknavigis de Bresto al kanada Halifakso kun 200 tunoj da oro; letero de Benito Mussolini al Adolf Hitler kun sciigo, ke la 10-an de junio Italio deklaros militon al Francio kaj Britio, kaj frumatene de la sekva tago atakos
- 1941: En Śrem Gestapo murdis kelkdekon da pacientoj de restadejo por malriĉuloj; nokte de la 1-a/2-a de junio Luftwaffe atakis Manchester; Militkrimoj: venĝe pro rezisto kontraŭ germanaj paraŝutistoj flanke de loka loĝantaro sur Kreto germanoj komencis amasajn reprezaliojn: en Maleme-regiono paraŝutistoj post ĉirkaŭigo de kelkaj setlejoj pafekzekutis 49 personojn en Alikianos, 12 en Agia, 25 en Kirtomado, 29 en Patelavion kaj Kondomari; sur Montpasejo Brenero Hitler renkontiĝis kun Benito Mussolini ne menciante preparatan atakon al Sovetunio
- 1942: Sovetunio: en la 53-a Memstara Fervoja Konstrua Bataliono en regiono de Dalnereĉensk eksplodis ribelo, sufokita de la Ruĝa Armeo; Hitler limigis kompetentecon de papa legato en Berlino ĝis limoj de malnova Tria Regno; prezidento Franklin D. Roosevelt turnis sin al la Usona Kongreso kun propono deklari militon al Rumanio, Bulgario kaj Hungario; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Essen kaj Bremenon
- 1943: Volinia masakro: ĉirkaŭ 250 poloj estis murditaj de Ukraina Ribela Armeo en la vilaĝo Hurby (proksime al Zdołbunów en nuna Rivna provinco); en Komiio germanoj por igi kontraŭsovetan ribelon malfronte de la Ruĝa Armeo malsuprenĵetis grupon de 12 sovetiaj kunlaborantoj, kiu semajnon poste estis likvidita de NKVD - post tio la operaco estis haltigita; soveta aviado atakis nokte de la 1-a/2-a de junio fervojajn nodojn en Smolensk, Karaĉev kaj Krasnij Bor
- 1944: pluraj usonaj-britaj aeratakoj kontraŭ hungaraj stacidomoj: la 1-a al Miskolc - pluraj bomboj falis ekster elektitajn celojn, kiel en urbocentron kaj aliajn loĝkvartalojn, rezulte 206 civitanoj estas mortigitaj kaj 420 vunditaj; la 2-a detrua al Szolnok, kie estis multaj germanaj soldatoj en vagonoj, grandaj perdoj, sed multaj bomboj falis sur la ĉirkaŭajn loĝkvartalojn kie kaj centoj da civiluloj estis mortigitaj; la 3-a malsukcesa de la usona aviado al Szeged, kies bomboj falis sur loĝkvartalojn; la 4-a usona tapiŝbombado al Kolozsvár - la stacidomo, du malsanulejoj kaj pluraj lernejoj estis detruitaj kune kun 385 loĝdomoj (860 damaĝitaj), mortas 362 civiluloj, 32 rumanaj kaj 65 germanaj soldatoj, 2434 familioj senhejmiĝis; la 5-a de Usona Aerarmeo konsistanta el 130 bombaviadiloj kaj 64 akompanantaj ĉasaviadiloj al la Granda Stacidomo de Debrecen - 319 personoj mortis, ankaŭ estis bombita Nagyváradot
- 1945: Registaro de Grekio deklaris, ke la lando estas en militstato kun Japanio, de kiam ĝi ekmilitis kontraŭ ties Aliancanoj; Pollando: en Otwock Sekureca Servo arestis pastron Jan Raczkowski, engaĝitan dum la germana okupado en Skoltaj Taĉmentoj kaj helpo al judoj — justulo inter la popoloj; en Mława taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis de la Distrikta Oficejo de Sekureca Servo 40 malliberigitojn
- 1946: Rezulte de referendumo Itala Reĝlando transiĝis de monarkio al respubliko
- 1948: Hungara-sovetia militista interkonsento estis subskribita
- 1948: Unua Palestina Milito: venko de israela armeo en batalo de kibuco Negba (sur dezerto Negev)
- 1952: Gheorghe Gheorghiu-Dej iĝis ĉefministro de Rumanio
- 1953: Elizabeto la 2-a kroniĝis en abatejo Westminster - unua brita kronado montrita en televido, pli ol miljara ceremonio rigardata de pli ol 200 milionoj da homoj
- 1962: Ribelo de laboristoj en Novoĉerkassk: armeo subpremis proteston de laboristoj kontraŭ altigo de manĝoprezoj en Novoĉerkassk — pereis ĉirkaŭ 100 personoj
- 1962: Sauda Arabio abolis sklavecon
- 1965: Vjetnama milito: en Sajgono alteriĝis unua kontingento de aŭstralia armeo
- 1973: Inaŭguro de la Muzeo Van Gogh en Amsterdamo
- 1974: Jigme Singye Wangchuck kroniĝis kiel reĝo de Butano
- 1977: Ŝtatestro de Hungario János Kádár ricevis Internacian Lenin-Pacpremion
- 1979: Unua apostola vojaĝo de la papo Johano Paŭlo la 2-a al Pollando komenciĝis
- 1985: Okaze de 1100 datreveno de evangelizado fare de sanktuloj Cirilo kaj Metodo papo Johano Paŭlo la 2-a eldonis enciklikon Slavorum Apostoli
- 1987: Alan Greenspan estis nomumita de prezidento Ronald Reagan ĉefo de la usona centra banko
- 1991: Pentekosto: solena fondo de la Eklezio de la Dia Vorto en la hungara urbo Miskolc
- 1992: Danoj forĵetis en referendumo la Traktaton de Mastriĥto
- 1996: La plej granda pola TTT-ejo - Onet.pl ekfunkciis
- 1999: Butano kiel lasta lando de la mondo komencis sendadi televidan programon
- 2000: Ĉefministro de Japanio Mori Yoshiro malfondis registaron por malhelpi la akcepton de mocio de demisio en Ŝugiin, kondukante al la elekto de 25 junio
- 2007: Germanio: en Rostock 80 mil alimondistoj dum manifestacio protestis kontraŭ pintokunveno G8 - okazis bataletoj kun polico
- 2011: Andris Bērziņš iĝis elektita prezidento de latvia parlamento Saeima
- 2014: Batalantoj de islama terorisma organizaĵo Boko Haram murdis ne malpli ol 200 civilulojn en niĝeria subŝtato Borno
- 2014: En Barato kreiĝis nova subŝtato el 10 distriktoj de Andra-Pradeŝo - Telangano
- 2017: Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj: en Nov-Jorko elektiĝis 5 novaj nekonstantaj membroj - Pollando reprezentos Orientan Eŭropon, Kuvajto - Azion, Peruo - Latin-Amerikon kun Karibio, Ebur-Bordo kaj Ekvatora Gvineo - Afrikon por la nova periodo 2018-2019
- 2019: Katolikismo: incendio de la tegmento de gotika preĝejo en Gdańsk (Pollando); Rumanio: beatigo, fare de la papo Francisko, de 7 episkopoj de la rumana grek-katolika eklezio, murditaj de komunista reĝimo
- 2021: Tri aktivulinoj de pola malplimulto en Belorusio post liberigo de trimonata aresto eskapis al Varsovio, kie rakontis ke en Belorusio restas preskaŭ 500 politikaj malliberuloj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: Tajvano malpermesis eksporti plej modernajn integrajn cirkvitojn al Rusio
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1305: Abu Sa'id Bahadur Ĥano, reganto de Ilĥanlando en Irano (m. 1335)
- 1423: Ferdinando la 1-a, reĝo de Napolo (m. 1458)
- 1488: Henricus Glareanus, svisa humanisto, historiisto, poeto, muzikisto (m. 1563)
- 1535: Leono la 11-a, papo (m. 1605)
- 1674: Nicholas Rowe, angla dramisto kaj verkisto (m. 1718)
- 1693: Johann Ernst Rentsch la Juna, germana pentristo (m. 1767)
- 1696: Johann Caspar Vogler, germana komponisto kaj orgenisto (m. 1763)
- 1697: Heinrich von Bünau, germana juristo, politikisto kaj historiisto (m. 1762)
- 1699: Marie Thérèse Rodet Geoffrin, franca verkistino, mastrumantino de literatura salono (m. 1777)
- 1731: Martha Washington, edzino de unua usona prezidento George Washington (m. 1802)
- 1736: Albrecht Georg Walch, germana pedagogo (m. 1822)
- 1740: Markizo de Sade, franca verkisto (m. 1814)
- 1780: László Gorove, hungara verkisto (m. 1839)
- 1787: Nils Gabriel Sefström, sveda kemiisto malkovrinta vanadon (m. 1845)
- 1812: Antal Csengeri, hungara historiisto, reformpolitikisto, publicisto kaj ekonomikisto (m. 1880)
- 1830: Rudolf Faltin, balti-germana misiisto kaj animzorganto (m. 1918)
- 1835: Pio la 10-a, papo, sanktulo (m. 1914)
- 1840: Thomas Hardy, angla verkisto (m. 1928)
- 1857: Karl Gjellerup, dana Nobelpremiita verkisto (m. 1919)
- 1857: Edward Elgar, angla komponisto (m. 1934)
- 1869: Dezső Szomory, hungara verkisto (m. 1944)
- 1880: Friedrich Wilhelm Ellersiek, germana komercisto, membro de Lingva Komitato kaj de Akademio de Esperanto, eldonisto, redaktanto de "Germana Esperantisto" kaj "Esperanto-Praktiko", organizanto de karavanoj al Universalaj Kongresoj (m. 1959)
- 1886: Ernst Buschor, germana arĥeologo kaj klasika filologo (m. 1961)
- 1887: Božena Vlčková, ĉeĥa esperantistino, instruistino de blinduloj, tradukistino (m. 1979)
- 1892: Sándor Halász, hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1976)
- 1893: Ákos Bálint, rumania hungara instruisto, kapelestro (m. 1985)
- 1894: Robert Kreuz, germana oficisto pri industrio, kunlaboranto de Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo, redaktoro de "Esperanto Triumfonta" kaj "Esperanto", ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, direktoro de UEA kaj membro de Lingva Komitato, Esperanto-stenografo, Esperanto-vortaristo, tradukisto (m. 1936)
- 1894: Dezső Vadnay, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (m. 1977)
- 1904: Johnny Weissmüller, usona naĝisto kaj aktoro (m. 1984)
- 1913: Barbara Pym, brita verkistino (m. 1980)
- 1916: Rudolf Schuller, rumanihungara tradukisto, verkisto (m. 1995)
- 1920: Marcel Reich-Ranicki, pola-germana literaturkritikisto (m. 2012)
- 1921: Ferenc Karinthy, hungara verkisto, dramisto, tradukisto (m. 1992)
- 1922: Juan Antonio Bardem, hispana scenaristo kaj reĝisoro (m. 2002)
- 1929: Sylla Chaves, brazila UN-oficisto, verkisto, pedagogo, rolinta en Pariza esperanto-kabaredo Tri koboldoj, prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, membro de Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, aŭtoro de lernolibroj Rapida Vojo al legado kaj kanto en Esperanto, La juna verkisto kaj Originala Esperanta Bildvortaro (m. 2009)
- 1930: Pete Conrad, usona kosmonaŭto (m. 1999)
- 1940: Konstantino la 2-a, reĝo de Grekio 1964-1973 (m. 2023)
- 1941: Huba Mózes, rumania hungara, hungara literaturhistoriisto
- 1942: Jacek Pałkiewicz, pola esploristo
- 1944: Péter Holok, rumania hungara inĝeniero, tradukisto
- 1949: Neil Shicoff, usona operkantisto, tenoro
- 1951: Jean-Michel Lemétayer, prezidento de franca agrikultura sindikato
- 1965: Jim Knipfel, usona verkisto kaj ĵurnalisto
- 1967: Abdul Halim Sadulajev, prezidento de la neagnoskita Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio, mortigita (m. 2006)
- 1968: Zoltán Makó, rumaniaj hungaraj matematikistoj, universitataj instruistoj
- 1972: Wentworth Miller, usona aktoro
- 1972: Rita Sebestyén hungara verkistino, estetikistino
- 1974: Gata Kamskij, usona ŝakisto
- 1977: Zachary Quinto, usona aktoro
- 1979: Morena Baccarin, brazila aktorino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 657: Eŭgeno la 1-a, papo, enkondukinto de celibato, sanktulo
- 958: Oda, sanktulo kaj ĉefepiskopo de Canterbury, Anglio (n. nekonata)
- 1418: Katerina de Lankastro, reĝino de Kastilio kaj Leono (n. 1373)
- 1453: Álvaro de Luna, kastilia politikisto, favoratulo de reĝo Johano la 2-a (n. ĉirkaŭ 1390)
- 1562: Tamás Nádasdy, hungara palatino, banuso, reĝa juĝisto (n. 1498)
- 1572: Thomas Howard (4-a duko de Norfolk), angla nobelo kiu komplotis kontraŭ Elizabeto la 1-a (Anglio) (n. 1536)
- 1607: Yuki Hideyasu, japana daimio (n. 1574)
- 1678: Bonifaz Negele, aŭstra benediktano kaj abato de la Abatejo Kremsmünster (n. 1607)
- 1701: Madeleine de Scudéry, franca verkistino, gvidantino de literatura salono (n. 1607)
- 1750: Valentin Rathgeber, germana benediktano kaj komponisto (n. 1682)
- 1785: Gottfried August Homilius, germana komponisto, kantoro kaj orgenisto (n. 1714)
- 1802: Christian Wilhelm Oemler, germana teologo (n. 1728)
- 1839: Friedrich Mosengeil, germana verkisto kaj stenografia reformanto (n. 1773)
- 1870: József Engel, hungara apotekisto kaj kuracisto (n. 1807)
- 1875: Józef Kremer, pola historiisto pri arto, filozofo-estetikisto, pioniro de psikologio, rektoro (n. 1806)
- 1876: Ĥristo Botev, bulgara poeto, revoluciulo, nacia heroo, rete legebla en Esperanto (n. 1848)
- 1882: Giuseppe Garibaldi, itala soldato, maristo, politikisto kaj framasono, batalanto pri sendependeco, nacia heroo (n. 1807)
- 1896: Friedrich Gerhard Rohlfs, germana vojaĝisto tra Afriko kaj verkisto (n. 1831)
- 1922: Josef Václav Myslbek, ĉeĥa skulptisto kaj profesoro, kies disĉiploj estis Stanislav Sucharda kaj Ladislav Šaloun (n. 1848)
- 1924: Friedrich Kallmorgen, germana pentristo kaj desegnisto de urbaj pejzaĝoj (n. 1856)
- 1932: Géza Gyula Fejérváry, hungara zoologo, paleontologo, profesoro, nepo de Géza Fejérváry (n. 1894)
- 1937: Louis Vierne, franca orgenisto kaj komponisto (n. 1870)
- 1942: Neeme Ruus, estona politikisto, prezidanto de la Konsilio de Popolkomisaroj de Estona Soveta Socialisma Respubliko, fondinto de Esperanto-grupo en Pärnu, gvidanto de Esperanto-kursoj de Sveda Esperanto-Instituto, ekzekutita (n. 1911)
- 1947: Sándor Szarka, hungara kuracisto, ginekologo (n. 1900)
- 1954: István Dávid, hungara advokato kaj kantkomponisto (n. 1884)
- 1955: Jakob Schmid, svisa esperantisto, membro de Lingva Komitato, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, tradukisto kaj kontribuanto al Svisa Antologio (n. 1869)
- 1958: August Oskar Bünemann, germana komercisto kaj poligloto, pioniro en la vegetara, liberpensa, pacifista kaj socialista movadoj, fondinto kaj plurjara redaktoro de la revuo "Vegetarano", kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, tradukisto (n. 1885)
- 1967: Béni Ferenczy, hungara skulptisto, medalisto kaj grafikisto, filo de Károly Ferenczy (n. 1890)
- 1970: Giuseppe Ungaretti, itala poeto, profesoro pri la itala literaturo (n. 1888)
- 1970: Lucía Sánchez Saornil, hispana poetino, anarkiistino kaj feministino (n. 1895)
- 1971: Ernő Winter, hungara kemiisto, inventisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n.1897)
- 1983: Stan Rogers, kanada kantisto kaj kantoverkisto (n. 1949)
- 1987: Anthony de Mello, barata jezuito, psikoterapiisto, mistikulo, verkisto pri spiriteco, "kristano de Oriento", kritikata de Kongregacio por la doktrino de la kredo (n. 1931)
- 1990: Rex Harrison, brita aktoro rolinta en la muzikalo Mia bela damo (n. 1908)
- 1994: Walenty Szwajcer, pola instruisto, malkovrinto de la setlejo de Luzacia kulturo en Biskupin (regiono Pałuki) (n. 1907)
- 1997: Doc Cheatham, usona ĵaztrumpetisto kaj kantisto dum proksimume 75 jarojn sur scenejoj de la mondo (n. 1905)
- 1997: Ida Turay, hungara aktorino, fratino de Klára Tabódy, edzino de István Békeffi (n. 1907)
- 2007: Huang Ju, ĉina inĝeniero kaj politikisto (n. 1938)
- 2008: Ferenc Fejtő, hungara historiisto, literaturhistoriisto, kritikisto, verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1909)
- 2011: Ray Bryant, usona pianisto de moderna ĵazo kaj komponisto (n. 1931)
- 2015: Irwin Rose, usona biokemiisto Nobelpremiita pro malkovro de la disfalo de proteino en ĉeloj (n. 1926)
- 2017: Jerzy Pelc, pola filozofo, semiotikisto, logikisto, profesoro de Pola Scienca Akademio (n. 1924)
- 2018: Irenäus Eibl-Eibesfeldt, aŭstra bestosciencisto, pioniro de la homa etologio (n. 1928)
- 2020: Teri Földi, hungara aktorino, voĉoaktoro (n. 1934)
- 2020: Imre Vizi, hungara matematikisto kaj pedagogo, filo de Menyhért Vizi, edzo de Ildikó Vizi (n. 1936)
- 2023: Kaija Saariaho, finna komponistino (n. 1952)
- 2024: Petras Čeliauskas, litova esperantisto (n. 1929)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Martiroj el Liono, katolikaj kaj ortodoksaj sanktuloj
- Eŭgeno la 1-a (papo)
- Nacia tago en Italio, fondiĝo de la respubliko (1946)
- Pollando - Tago sen kravato
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 2-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.