Torgelow am See
Tiu ĉi artikolo temas pri la komunumo Torgelow am See en la distrikto Meklenburga Lagaro. 100 kilometrojn pli oriente, en la distrikto Antaŭpomerio-Greifswald, situas la samnoma urbo Torgelow. |
Torgelow am See | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||||
Distrikto | Distrikto Meklenburga Lagaro | |||||
Komunumaro | Amt Seenlandschaft Waren | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 03991 | |||||
Poŝtkodo | 17192 | |||||
Aŭtomobila kodo | MSE | |||||
Oficiala Municipokodo | 13071144 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Manfred Kucklick | |||||
Adreso de la administrejo | Friedensstraße 11 17192 Waren (Müritz) | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 445 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 53° 34′ N, 12° 47′ O (mapo)53.5612.779722222222Koordinatoj: 53° 34′ N, 12° 47′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 37 m | |||||
Areo | 14,28 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.amt-seenlandschaft-waren.de/index1.html | |||||
Torgelow am See estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Meklenburga Lagaro de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio, kaj estas parto de la komunumaro Amt Neverin. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 445 loĝantojn.
Inter la vidindaĵoj de Torgelow estas kastelo planita de la arkitekto Otto March, kiu inaŭguriĝis en 1904. La konstruaĵo en la epoko de GDR estis mezlernejo kun aparta fokuso pri lingvolernado, kaj komence de la 1990-aj jaroj (kun apudaj konstruaĵoj) iĝis prestiĝa privata internuleja lernejo.
Sur la lerneja teritorio ankoraŭ videblas la kastela monteto, sur kiu ĝis meze de la 15-a jarcento staris la historia mezepoka fortigkaĵo, kiu estis la ĝermo de la loĝloko kaj estis la historie origina "kastelo Torgelow". Lernantino en la GDR-a mezlernejo cetere estis la esperantistino Heidi Schiller, kiu 17-jara en decembro 1990 iĝis membro de la unua tutgermana estraro de Germana Esperanto-Junularo.