Tanzanio en la Olimpikoj
Aspekto
Tanzanio en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
19641 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 1 Kiel la lando Tanganjikio |
||||||||||||
Sportista teamo de Tanzanio en la Olimpikoj ekde la jaro 1964 partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1976, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto de preskaŭ ĉiuj afrikaj teamoj proteste pri la apartismo en Sud-Afriko. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis tanzaniaj partoprenantoj.
La teamo ĝis la stato de 2021 sume atingis ekzakte du medalojn: Temas pri 2 arĝentaj medaloj, ambaŭ atingitaj en atletiko, kaj ambaŭ en la somera olimpiko 1980 en Moskvo, kiun bojkotis multaj okcidentaj landoj pro la invado de la sovetia armeo en Afganion duonjaron antaŭe. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 123-an rangon.
Kunordigas la teamon la Tanzania Olimpika Komitato.