Fluoroacetata acido
Fluoroetanata acido | ||||
Kemia strukturo de la Fluoroacetata acido | ||||
3D Kemia strukturo de la Fluoroacetata acido | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
Hidrogena fluoroacetato | ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 144-49-0 | |||
ChemSpider kodo | 10205670 | |||
PubChem-kodo | 5237 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blankaj kristaloj | |||
Molmaso | 78.04 g mol−1 | |||
Smiles | FCC(O)=O | |||
Denseco | 1.369 g/cm3 | |||
Fandopunkto | 35.2 °C (95.4 ℉; 308.3 K) | |||
Bolpunkto | 165 °C (329 ℉; 438 K) | |||
Solvebleco | ||||
Merck Index | 15, 4199 | |||
Mortiga dozo (LD50) | 4,68 mg/kg (muso, buŝa) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R20 R21 R22 R28 R35 R50 | |||
Sekureco | (S1/2) S20 S22 S26 S45 S61 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H300, H314, H400 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264, P273, P280, P301+310, P305+351+338, P310 | |||
Fluoroacetata acido, hidrogena fluoroacetato aŭ FH2C-COOH estas kemia organika kombinaĵo de fluoro, derivaĵo el acetata acido kie unu hidrogenatomo de la metila grupo (-CH3) estis anstataŭata de fluoratomo. Ĝi uzatas kiel pesticido kaj biologie ĝi inhibas la akonitazan etapon[1] en la ciklo de la citrata acido.
Natura okazejo
[redakti | redakti fonton]Fluoroacetatoj nature okazas en minimume 40 plantoj en Aŭstralio, Brazilo kaj Afriko. Ĝi unue estis identigita en la foliaro de la Dichapetalum cymosum, ordinare konata kiel gifblaar (en la afrikansa lingvo) de J. S. C. Marais en 1944.[2] Ĉirkaŭ 1904, la kolonianoj en Sieraleono kutime uzadis ekstraktoj el Chailletia toxicaria[3], kiu ankaŭ enhavas fluoroacetatan acidon aŭ ĝiajn salojn por venenigi ratojn. Pluraj indiĝenaj planto-genroj enhavas la toksinon, inklude de Gastrolobium, Gompholobium, Oxylobium, Nemcia kaj Akacio.
Okazado de fluoroacetato en la specioj Gastrolobium
[redakti | redakti fonton]Gastrolobium estas genro de florplantoj el la familio fabacoj. Ĉirkaŭ 100 specioj ekzistas el ĉi-genro, kaj escepte de du, ĉiuj estas indiĝenaj al la sudokcidenta regiono en Okcidenta Aŭstralio, tie kie ili konatas kiel venenaj pizoj. Gastrolobium kreskantaj en la sudokcidento de Aŭstralio estas unikaj pro iliaj kapabloj koncentrigi fluoroacetaton ekde grundoj kun malalta enhavo da fluoro.
Brosvostaj posumoj, arbetaraj ratoj, kaj sudokcidentaj grizaj kanguruoj indiĝenaj en tiu regiono povas sekure manĝi plantojn enhavantajn fluoroacetaton, tamen, brutoj kaj aliaj specioj enkondukitaj el aliaj partoj de Aŭstralio estas tre malrezistaj al la veneno, tiel kiel aliaj specioj enkondukitaj ekster Aŭstralio, tia kia la ruĝa vulpo. Pro tio ke la specioj da Gastrolobium havas alte sekondaran toksecon por ne-indiĝenaj karnovorantoj, oni kredas ke tiu fakto limigis la kapablon de katoj starigi koloniojn en lokoj tie kie tiuj plantoj reprezentas la plej grandan parton de la subgrunda vegetaĵaro.
La ĉeesto de la specioj Gastrolobium en la kamparo de farmobienistoj en Sudokcidenta Aŭstralio ofte devigas ĉi-bienistojn al forhakado de la tero, por forigo de la supera tertavolo kaj ajna venena pizosemo kiun ĝi povas enhavi, kaj anstataŭi ĝin per nova supera tertavolo venenosena por komenci novajn kultivaĵojn. Simile, post kelkaj brulaĵoj en la nordokcidenta parto de Kvinslando, brutarbredistoj devas rapide translokigi la bestojn antaŭ ol la Gastrolobium grandiflorum ekaperu el la cindroj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Sigma Aldrich
- Chemical Book
- Cameo Chemicals
- United States Environmental Protection Agency
- Toxnet Arkivigite je 2015-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Monofluoroacetic Acid and Related Compounds, Maynard Burton Chenoweth
- Fluorine Chemistry at the Millennium: Fascinated by Fluorine, R.E. Banks
Halogenidaj derivaĵoj de acetata acido
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biochemistry Biochemistry: Solutions Manual, J. Stenesh
- ↑ Responses of Plants to Air Pollution, J.B. Mudd
- ↑ African Ethnobotany: Poisons and Drugs : Chemistry, Pharmacology, Toxicology, Hans Dieter Neuwinger