Saltu al enhavo

Eforo de Kumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eforo de Kumo
(400 a. K. - 330 a.K.)
"Ephori Cumaei Fragmenta", verko eldonita en 1815 de Fridericus Creuzer (1771-1858).
"Ephori Cumaei Fragmenta", verko eldonita en 1815 de Fridericus Creuzer (1771-1858).
Persona informo
Naskiĝo 400 a. K.
en Kumo, antiva Kumo Frikono, Eolio, Turkio, Aĥemenida Imperio
Morto 330 a. K.
en Kumo, antiva Kumo Frikono, Eolio, Turkio, Aĥemenida Imperio
Lingvoj antikva greka vd
Familio
Infanoj Demophilus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Histories vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Eforo de Kumo estis antikva greka historiisto, oratoro kaj historiografo, inkluzivita en la listo de ok historiaj ekzemploj de la "Aleksandria Kanonika Libro". Laŭ Suido lia patro nomiĝis Demophilus aŭ Antiochus, sed Plutarko mencias nur la lastan nomon. Tamen, ĉar la filo de Eforo nomiĝis Demophilus oni deduktas ke la patro de Eforo nomiĝis Demophilus. Eforo estis samtempulo de Teopompo kaj supervivis la ascendon de Aleksandro la Granda ĉar Klemento de Aleksandrio asertis ke Eforo kalkulis 735 jarojn el la reveno de la Heraklidoj ĝis 333 a. K. aŭ la jaro en kiu Aleksandro iris al Azio. Do la plej bona periodo de la vivo de Eforo okazis dum la regado de Filipo la 2-a.

Eforo estis disĉiplo de Izokrato pri retoriko, dum la tempo kiam Izokrato estis malferminta en la Insulo de Ĥio, sed ne estinte tre talenta de la naturo, kiel la plej multaj el liaj samlandanoj, li estis trovita netaŭga por alfronti la vivon kiam li revenis hejmen, kaj lia patro tial sendis lin al la lernejo duan fojon. (Vivoj de Plutarko, X Orat. p. 639, a.)

Eola Kumo inter la grekaj kolonioj
en Malgranda Azio.

Por denove ne seniluziigi sian patron, Eforo nun fervore dediĉis sin al la studo de oratorado, kaj liaj klopodoj estis kronitaj per sukceso, ĉar li kaj Teopompo estis la plej distingitaj inter la lernantoj de Izokrato, kaj de Seneko la Juna (De De tranquillitate animi, 6) preskaŭ povus ŝajni, ke Eforo komencis la karieron de publika oratoro.

Izokrato tamen malkonsilis lin de tiu kurso, ĉar li bone sciis ke oratorado ne estas la kampo sur kiu Eforo povis gajni laŭrojn, kaj Izokrato admonis lin dediĉi sin al la studo kaj komponado de historio.

Ĉar Eforo estis kun pli trankvila kaj kontempla emo ol Teopompo, Izokrato konsilis al la unua skribi la fruan historion de Grekio, kaj al ĉi-lasta preni la postajn kaj pli turbulajn periodojn de historio.

Plutarko raportas ke Eforo estis inter tiuj kiuj estis akuzitaj je esti konspirinta kontraŭ la vivo de la reĝo Aleksandro, sed ke li sukcese refutis la akuzon kiam li estis alvokita antaŭ la reĝo.

Ĉi-supra estas ĉio, kio estas konata koncerne la vivon de Eforo. La plej famkonata el ĉiuj liaj verkoj, el kiuj neniu venis al ni, estis 1. Historio (῾Iστορίαι) en tridek libroj. Ĝi komenciĝis kun la reveno de la Heraklidoj, aŭ, laŭ Suido, kun la trojaj tempoj, kaj alportis la historion ĝis la sieĝo de Perinto en 341 a. K.

La verko traktis pri la historio de la barbaroj same kiel pri tiu de la grekoj, kaj tio estis tiel la unua provo je verkado de universala historio kiu iam estis farita en Grekio. Ĝi ampleksis periodon de 750 jaroj, kaj ĉiu el la tridek libroj enhavis kompaktan parton de la historio, kiu formis kompletan tutaĵon per si mem.

Ĉiu libro ankaŭ enhavis specialan antaŭparolon kiu povas havi apartan titolon, kiun aŭ Eforo mem aŭ iu pli posta gramatikisto ŝajnas fakte esti doninta al ĉiu libro.

Eforo mem ne vivis por kompletigi sian laboron, kaj ĝi estis finita fare de lia filo Demophilus. Demophilus komencis sian historion ĉe la punkto, en kiu la laboro de Eforo ĉesis.

Ĉar la verko bedaŭrinde estas perdita, kaj ni posedas nur izolitajn fragmentojn de ĝi, ne eblas en ĉiuj kazoj determini la ĝustan enhavon de ĉiu libro; sed la du kolektantoj kaj redaktistoj de la fragmentoj de Eforo faris tion, kiom ĝi estis farebla. Inter la aliaj verkoj de Eforo ni povas mencii 2. Περὶ εὑρημάτων, aŭ pri la inventoj, en du libroj.

3 Σύνταγμα ἐπιχώριον: Tiu ĉi verko tamen ŝajnas esti nenio alia ol ĉapitro de la kvina libro de la ῾Iστορίαι. 4. Περὶ λέξεως (Teono, Proyymn. 2, 22 ; komp. Cic. Orat. 57.) Ankaŭ ĉi tiu verko, kiel kelkaj aliaj, kiuj estas menciitaj kiel apartaj produktaĵoj, eble estis nur parto de la Historio.

Suido mencias kelkajn pliajn verkojn, kiel " Περὶ ἀγαθῶν καὶ κακῶν", kaj "Παραδόξων τῶν ἑκασταχοῦ Βιβλία, pri kiu, tamen, nenio estas konata, kaj estas neeble, ke ili estis fragmentoj aŭ mallongigoj de iuj partoj de la Historio, kiuj estis faritaj de malfruaj kompilintoj kaj publikigitaj sub lia nomo.

Koncerne la karakteron de Eforo kiel historiisto, ni havas abundajn pruvojn ke, konforme al la simpleco kaj sincereco de sia karaktero, li deziris doni fidelan raporton pri la okazaĵoj kiujn li devis rakonti. Li montris sian prudenton en ne provante skribi historion de la periodo antaŭa al la reveno de la Heraklidoj; sed la historio de la posta tempo estas ankoraŭ tre intermiksita kun fabeloj kaj mitaj tradicioj, kaj oni devas agnoski, ke liaj provoj restarigi aŭtentan historion disirante la tradiciojn de tio, kion li konsideris mita aŭ fabela, estis plejofte tre malsukcesaj, kaj foje eĉ absurdaj kaj pueraj.

Li ekzercis specon de kritiko kiu estas io ajn krom tiu de reala historiisto, kaj en kelkaj kazoj li devigis siajn aŭtoritatojn konveni siajn proprajn opiniojn. Por la fruaj tempoj li ŝajnas esti preferinta la logografojn al la epopeoj, kvankam ĉi-lastaj, ankaŭ; ne estis neglektitaj.

Eĉ la pli postaj partoj de lia historio, kie Eforo havis tiajn gvidistojn kiel Herodoto, Tucidido, kaj Xenophon, enhavis tiajn diferencojn de liaj grandaj antaŭuloj, kaj pri punktoj pri kiuj ili rajtis krediti, ke Eforo, por diri la malplej, ne povas esti. rigardita kiel solida kaj sekura gvidilo en la studo de historio.

La plej severa kritiko de Eforo estis la historiisto Timeo (356 a.K. - 260 a.K.)[1], kiu neniam neglektis okazon montri siajn malprecizecojn; pluraj verkintoj ankaŭ skribis apartajn librojn kontraŭ Eforo, kiel ekzemple Alexinus de Eliso (339 a.K. - 265 a.K.), la lernanto de Eŭbulido de Mileto (lliog. Laert. ii. 106, 110), kaj Stratono la Peripateta. (Diogeno Laertio v. 59.)

Profirio akuzas Eforon je konstantaj plagiatoj; sed ĉi tiu akuzo kaj sendube tre troigita, ĉar ni ne nur trovas neniujn spurojn de plagiato en la fragmentoj pluekzistantaj, sed ni ofte trovas Eforo'n disputanta la deklarojn de siaj antaŭuloj.

Polibio laŭdas lin por sia scio pri mara militado, sed aldonas ke be estis tute senscia pri la militmaniero surtere; Strabono agnoskas siajn meritojn dirante ke li apartigis la historian de la geografiaj partoj de sia verko.

Kaj, koncerne ĉi-lastajn, li ne limigis sin al nuraj nomlistoj, sed li enkondukis esplorojn pri la origino de nacioj, iliaj konstitucioj kaj moroj, kaj multaj el la geografiaj fragmentoj, kiuj venis al ni, enhavas viglajn kaj belajn priskribojn.

Rilate la stilon de Eforo, ĝi estis tia, kian oni povus atendi de disĉiplo de Izokrato: ĝi estis klara, lucida kaj komplekse polurita, sed samtempe difuza kaj manka je potenco kaj energio, tiel ke Eforo tute ne estas egala al sia mastro.

La fragmentoj de la verkoj de Eforo, (kies nombro verŝajne multe pligrandiĝos, se Diodorus Siculus ĉiam mencius siajn aŭtoritatojn), unue estis kolektita de Meier Marx, Carlsruhe, 1813, 8vo., kiu poste publikigis kelkajn aldonojn en la verko "Miscellan" de Friedemann kaj Seebode.

Ili ankaŭ estas enhavitaj en Fragmenta Historicorum Graecorum de Karl Müller kaj Thomas Müller (pp 234-277, Parizo, 1841, 3vo). Ambaŭ redaktistoj antaŭfiksis al siaj eldonoj kritikajn disertaĵojn pri la vivo kaj verkadoj de Eforo. Lia filo, Eforo de Kumo, nomata la Juna, estis same historiisto, sed li estas menciita nur de Suido, laŭ kiu li skribis historion de Galieno en dudek sep libroj, verkon pri Korinto, unu pri Aleuadae, kaj kelkaj aliaj.[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]