Administracia juĝistaro en Francio
Aspekto
En Francio la administracia juĝistaro dividiĝas en tri nivelojn:
- la unuainstancajn administraciajn tribunalojn (tribunaux administratifs);
- la administraciajn apelaciajn kortumojn (cours administratives d'appel);
- la Ŝtata Konsilio (Conseil d'État).
Krome fakaj instancoj zorgas pri jurkonfliktoj buĝetaj (revizoraj juĝistoj) k.a.
Okaze de hezito inter la kompetenteco de la privata juĝistaro kaj tiu de la administracia juĝistaro, la Tribunalo pri Konfliktoj (Tribunal des conflits) verdiktas, ĉu pri tiu aŭ alia jurdemando kompetentas la juĝistaro privata aŭ administracia. Ĝi konsistas el privataj kaj administraciaj juĝistoj egalparte.
|