Havro
Havro | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio havenurbo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | Normandio | ||||
Departemento | Seine-Maritime | ||||
Arondismento | Le Havre | ||||
Kantono | Le Havre-1 ĝis -6 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 76351 [+] | ||||
Poŝtkodo | 76600 • 76610 • 76620 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 166 462 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 546 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 49° 30′ N, 0° 6′ O (mapo)49.4941666666670.10805555555555Koordinatoj: 49° 30′ N, 0° 6′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 46,95 km² (4 695 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Le Havre [+] | |||||
Havro, france Le Havre [le avr], estas komunumo de Francio kaj unu el la precipaj komercaj havenoj de la lando. Ĝi situas en la departemento Seine-Maritime - jen france, prononco [sɛn maʁitim] aŭskulti, borde de la Manika Markolo - kaj en la regiono Normandio (france Normandie [normãdi]). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 166 462 loĝantoj sur areo de 46,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 546 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas la centro de la samnoma arondismento Le Havre kaj de la kantonoj Le Havre-1 ĝis -6.
La teritorio havas komunan limon kun Harfleur, Fontaine-la-Mallet, Gonfreville-l'Orcher, Montivilliers, Octeville-sur-Mer kaj Sainte-Adresse.
Ĝi kuŝas surborde de Seine-rivera enfluejo. Ĝia nomo origine estis "Le Hâvre de Grâce" (la Dikompata ŝirmejo). Fondis ĝin en jaro 1517 reĝo Francisko la 1-a de Francio, cele anstataŭigi Honfleur-on kaj Harfleur-on.
La urbo estis tute detruita fine de la Dua Mondmilito kaj rekonstruita tute laŭ la moderna stilo (iom sobrega) de la jaroj 1950. Ĝi ankaŭ posedas katedralon laŭ tiu stilo.
Ĝi estas urbo kie Emile Gasse loĝis.
Edukado
[redakti | redakti fonton]Naskitoj de la urbo
[redakti | redakti fonton]- Madeleine de Scudéry (1607-1701),
- Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre (1737-1814), verkisto
- Charles-Alexandre Lesueur (1778-1846), esploristo
- Raoul Dufy (1877-1953) (pentristo)
- Julio Durando (1880-1926) sindikatisto
- René Coty (1882-1962), Prezidento de la franca respubliko (1954-1959)
- Arthur Honegger (1892-1955), komponisto
- Jean Dubuffet (1901-1985), artisto
- Raymond Queneau (1903-1976), poeto kaj enciklopediisto.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Seine-Maritime
- Arondismento Le Havre
- Le Havre (stacidomo)
- Le Havre-Graville (stacidomo)
- Funikularo de Havro
- Tramtransporto en Le Havre
- Flughaveno Deauville-Normandie