Johann Friedrich Oberlin
Johann Friedrich Oberlin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean-Frédéric Oberlin | |||||
Naskiĝo | 31-an de aŭgusto 1740 en Strasburgo | ||||
Morto | 1-an de junio 1826 (85-jaraĝa) en Waldersbach | ||||
Tombo | Fouday vd | ||||
Lingvoj | franca • germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Strasburgo vd | ||||
Subskribo | |||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Patro | Johann Georg Oberlin (en) vd | ||||
Gefratoj | Jérémie Jacques Oberlin (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filantropo Protestanta reformisto edukisto pastoro teologo vd | ||||
Laborkampo | Eduko, teologio kaj reformo vd | ||||
Aktiva en | Alzaco vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johann Friedrich OBERLIN (naskiĝinta la 31-an de aŭgusto 1740 en Strasburgo, mortinta la 1-an de junio 1826 en Waldersbach) paroĥestro luterana el Alzaco estis, sociala reformanto kaj verkinto de edifaj verkoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de la instruisto Johann Georg Olberlin li studis teologion en Strasburgo kaj magistriĝis en la jaro 1736-a. En la jaro 1766 li iĝis paroĥestro en Waldersbach en la Ŝtona valo (Ban de la Roche) proksime de la Vogezoj. Tie li modernigis agrikulturajn kaj hortikulturajn praktikojn kaj konstruigis kaj pontojn kaj stratojn. Krome li malfermis uzinetojn (por ŝpinado, teksado ks.) en tiu malriĉa regio por kio li ade ricevis helpon fare de la amiko bazela Johann Lukas Legrand.
Oberlin por la infanoj elpensis bazlernejsimilan kunvenejon (salle d'asile) kiun estris Louise Scheppler: sekve kelkaj taksas lin iel antaŭulo de Friedrich Froebel. Ĝenerale kreskegis danke al Oberlin la vivkvalito kaj la nombro de la enlogantoj en la de li prizorgataj teritorioj kio impresis multajn homojn en tuta Eŭropo. Kiam multaj lokuloj suferis pro malsato en la jaroj 1816 kaj 1817 Oberlin organizis efikan helpon. Rilate al siaj teologiaj vidpunktoj li sekvis ideojn de mistikismo laŭ pietismaj ideoj. La tiam jam freneza Jakob Michael Reinhold Lenz trovis por kelke da tempo hejmon en la paroĥejo de Oberlin pri kio raportis kortuŝe la psiĥologia novelo Lenz de Georg Büchner.
Verkaron lian eldonis Burckhardt en Stuttgart en 1843 en kvar volumoj. Tombo lia troviĝas en Fouday kaj la enskribaĵo surtomboŝtonkruca estis Por la patro Oberlin. Fratro lia Jeremias Jakob Oberlin estis fama verkisto, filologo, eldonisto kaj bibliotekisto.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 14. Lepsiko 1908, p. 866 (tie ĉi interrete)