La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1141, kiam ĝi estas indikata kiel posedaĵo de olomouca kapitulo. Sed fine de la 14-a jarcento jam Hnojice apartenis al senjorujo Šternberk, nome ĝis la jaro 1850, kiam ĝi fariĝis memstara municipo en politika kaj juĝeja distrikto Šternberk. Al la jaro 1466 ĝi estas ankaŭ indikata kiel kampurbo, sed post tridekjara milito ĝi estis denove vilaĝo. Ĉiam temis pri naciece ĉeĥa vilaĝo, kiu post la jaro 1939 kreis liman municipon de Protektorato kaj Sudetio.