Ŝnurceramika kulturo
La ŝnurceramika kulturo estas vasta eŭropa arkeologia horizonto kiu komencis elstari fine de la regiona Neolitiko (la Ŝtonepoko), atingis sian pinton dum la Kalkolitiko (la Kuprepoko) kaj finiĝis komence de la Bronzepoko (tio estas, inter la jaroj 2900 kaj 2350 a.K).
Ankaŭ ĝi estas konata kiel la batalhakila kulturo aŭ kulturo de unuopaj tomboj, ricevante sian nomon laŭ la malsamaj arkeologiaj skoloj. Kaj la ceramiko ornamita per ŝnuroj kaj la batalhakiloj (simbolaj, ĉar ili estis tajlitaj sur ŝtono, kio iĝis ilin tre neefikaj armiloj por tiu epoko) estis tipaj viraj funebraj oferdonoj, deponitaj en unuopaj tomboj.
Ĝi estas asociita al la enkonduko de la metalo en norda Eŭropo kaj, laŭ kelkaj esploristoj, kun certaj lingvoj de la hindeŭropa lingvofamilio.
Tiu ĉi arkeologia kulturo etendiĝis tra tuta Eŭropo norde kaj centre, ekde la Rejno okcidente, ĝis la rivero Volgo oriente, inkluzive bona parto de la sekvaj landoj: