Ĝardena pizo
Ĝardena pizo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Pisum sativum L. | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Ĝardenaj pizoj, nekuiritaj | |
---|---|
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj) | |
Energio 80 kkal 340 kJ | |
Karbonhidrato | 14.45 g |
- Sukeroj | 5.67 g |
- Fibro | 5.1 g |
Graso | 0.4 g |
- saturitaj grasoj | 7.1e-2 g |
- mononesaturitaj | 3.5e-2 g |
- polinesaturitaj | 0.187 g |
Proteino | 5.42 g |
Akvo | 78.86 g |
Vitaminoj | |
Luteino 2477.0 μg | |
A-vitamino 765.0 IU | |
beta-karoteno 449.0 μg | 4% |
Tiamino (B1-vitamino) 0.266 mg | 20% |
Riboflavino (B2-vitamino) 0.132 mg | 9% |
Nikotina acido (B3-vitamino) 2.09 mg | 14% |
Pantotena acido (B5-vitamino) 0.104 mg | 2% |
Piridoksino (B6-vitamino) 0.169 mg | 13% |
Foliata acido (B9-vitamino) 65.0 μg | 16% |
Ĥolino 28.4 μg | 6% |
C-vitamino 40.0 mg | 67% |
E-vitamino 0.13 mg | 1% |
K-vitamino 24.8 μg | 24% |
Mineraloj | |
Kalcio 25.0 mg | 3% |
Fero 1.47 mg | 12% |
Magnezio 33.0 mg | 9% |
Mangano 0.41 mg | 20% |
Fosforo 108.0 mg | 15% |
Kalio 244.0 mg | 5% |
Natrio 5.0 mg | 0% |
Zinko 1.24 mg | 12% |
Procentaĵoj rilatas al usonaj rekomendoj por plenkreskuloj. Fonto: USDA Nutrient database angle |
La ĝardena pizo (latine Pisum sativum L.) estas plantospecio el la familio de fabacoj, subfamilio papiliofloruloj (Faboideae). Oni nomas pizo la tutan planton kaj mallonge la grajnon de la piza planto (tio validas por aliaj specioj de pizo en la genro „pisum”).
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La pizo estas unujara, moltiga, mempolenita, la plimulto de la specoj estas longtaguloj. Pizo estas ankaŭ grimpanta planto, kiu en konvenaj kondiĉoj povas kreski eĉ je 2 m. Ĝi havas pinatajn foliojn, finiĝantajn per ĉiro, grandajn foliecajn stipulojn, florojn unuopajn aŭ malmultajn ĉe la folianguloj.
La specoj (variantoj) havas diversajn vegetajn tempojn, kiuj estas karakterizeblaj per varmosumoj.
La verdaj guŝoj, false nomata kelkfoje "silikvoj", estas longaj ĝis 10 cm kaj entenas rondajn, 5 ĝis 7 mm grandajn grajnojn, kiuj sekiĝante povas esti randaj.
Homa uzo kaj graveco
[redakti | redakti fonton]La pizo venas verŝajne el Anatolio kaj estas jam ekde jarmiloj grava utilplanto. Oni jam trovis pizojn dekmil-jarajn ĉe arkeologiaj fosaĵoj en okcidenta Azio.
La pizo estas hodiaŭ dismonde kulturata kaj freŝe (krude aŭ kiel kuirita legomo) aŭ seke uzata. Ekzistas eĉ specoj, kies junaj guŝoj estas manĝeblaj. Oni uzas la pizojn kiel kompletan semon (kun semoŝelo) aŭ duonan pizon (kiam oni forigas la semoŝelon). La duonigitaj pizoj estas iomete pli multekostaj, sed pli rapide kuiriĝas. La sekaj pizoj estas verdaj aŭ flavaj.
P. sativum estas ĉiujara planto, kun vivociklo de unu jaro. Ĝi estas freŝ-sezona kultivaĵo kultivita en multaj mondopartoj; plantado povas okazi de vintro ĝis frua somero depende de loko.
La sovaĝa pizo estas limigita al la mediteranea baseno kaj la Proksima Oriento. La plej fruaj arkeologiaj trovaĵoj de pizoj devenas de la malfrua neolitika epoko. La pizoj estas trovitaj en arkeologiaj elfosadoj kies dato estas almenaŭ 10.000 jaroj. La plej fruaj restaĵoj estas trovitaj en Turkio, Irako kaj Israelo. Pizoj ankaŭ oftas en Eŭropo, Ĉinio kaj Barato.
Post kuirado, pizoj enhavas ĉirkaŭ 22% da proteinoj, kaj estas riĉaj je vitaminoj, mineraloj kaj dieta fibro. Pizoj laŭ multaj estas konsiderata kiel sana fonto de plantoproteino.
Laŭ ekonomiaj konsideroj tiu ĉi fonto de proteino ebla estas la plej malmultkosta kiu estas havebla por la homa kaj besta nutrado. Diversaj malsanoj influas pizojn tra kelkaj patogenoj, inkluzive insektojn, virusojn, bakteriojn kaj fungojn. Aparte, virusmalsano de pizoj havas tutmondan ekonomian gravecon.
Klasifiko
[redakti | redakti fonton]Oni povas diferenci tri specogrupojn:
- ŝelpizo (Pisum sativum L. convar. sativum) havas glatŝelan semgrajnon. Ties seka grajno uzatas ĉefe por kuirado.
- medola pizo (Pisum sativum L. convar. medullare Alef. emend. C.O. Lehm) havas en matura stato ŝrumpan grajnon, kiu enhavas sukeron (6-9 %, preskaŭ senescepte saĥarozo) kaj gustas dolĉa. Ĝi uzatas por konservado (por ujoj oni preferas la helajn variantojn) kaj frostigo (malhelajn). Ili ne uzeblaj por kuirado, ĉar ili restas malmolaj. Ekzistas ankaŭ glatgrajnaj medolaj pizoj, kiujn oni ne apenaŭ povas diferenci de la ŝelpizoj.
- sukerpizo (Pisum sativum L. convar axiphium Alef emend. C.O. Lehm) ne havas pergamenan tavolon en la guŝo kaj ne iĝas ledeca. Oni konsumas ilin kun la karneca, dolĉa kaj dika guŝo kun la nematuraj grajnoj. Plimulto havas ŝelpizan grajnon kaj nur malmultaj medolpizan grajnon.