Privativo
Privativo (de latina prīvāre „prirabi“) estas semantika trajto de derivitaj verboj kaj el tiuj derivitaj adjektivoj kaj substantivoj. Ĉe tio verboj esprimas forprenon aŭ mankon de io resp. negacion.
Krome ekzistas privativaj afiksoj, kiuj estas uzataj ĉe substantivoj kaj adjektivoj.[1]
Ekzemploj
[redakti | redakti fonton]Esperanto
[redakti | redakti fonton]Kelkaj prefiksoj ĉe verboj indikas privativon, nome sen- kaj mal-. La jenaj verboj esprimas privativon:
- senmaskigi
- senfarbigi
- malfidelo
Germana
[redakti | redakti fonton]Kelkaj prefiksoj ĉe verboj indikas privativon, nome ent-, aus-, ab- kaj de- (en fremdvortaj verboj). La jenaj verboj esprimas privativon:
- demaskieren „senmaskigi“
- entfärben „senfarbigi“
Ankaŭ substantivoj kaj adjektivoj povas enhavi privativan prefikson, nome un- aŭ ent-.[1]
- Untreue „malfidelo“
Tjurkaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Tjurkaj lingvoj havas sufikson por la privativo, kiu varias laŭ vokala harmonio. Bonvolu atenti, ke ne temas pri kazo, ĉar la rezultanta vorto estas adjektivo.
Baŝkira
[redakti | redakti fonton]En la baŝkira ekzistas la privativa sufikso +hEҙ[2], kiu aperas pro la vokala harmonio en kelkaj variantoj: -һеҙ, -һыҙ,-һоҙ kaj -һөҙ. Ĝi tradukeblas germanen per -los resp. ohne („sen--a“), un- („mal-, sen-“), miss- (“mis-“) kaj estas la antonimo de -лЕ[2] „kun--a“ en la kvar variantoj -лы, -ле, -ло, -лө.
- эшһеҙ „senlabora“
- һөтһөҙ кофе „senlakta kafo“
- балһыҙ сәй „senmiela teo“
- боросһоҙ риҙыҡ „senpipra manĝaĵo“
Turka
[redakti | redakti fonton]En la turka ekzistas la privativa sufikso en la variantoj -siz, -sız, -suz kaj -süz. Ĝi estas la antonimo de -li, -lı, -lu kaj -lü.
- șekersiz „sensukera“
- tuzsuz „sensala“
Tupi-gvaraniaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Gvarania
[redakti | redakti fonton]En la gvarania lingvo ekzistas privativaj sufiksoj, nome -o kaj -ỹ.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Difino en la germana[rompita ligilo]
- ↑ 2,0 2,1 La majuskleco indikas la literon, kiu varias laŭ vokala aŭ konsonanta harmonoj.
- ↑ Priskribo de la gvarania lingvo[rompita ligilo] germane
- ↑ Sebastian Nordhoff: Nomen/Verb-Distinktion im Guarani, ISSN 1615-1496, versio en la interreto paĝo 43 (elŝutita la 17-an de oktobro 2012; retrovita la 28-an de marto 2016) germane
- ↑ A. Scott Britton: Hippocrene Concise Dictionary Guaraní-English, English-Guaraní, Hippocrene Books Inc., 2005, ISBN 0-7818-1066-3, paĝo 115
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Ĝeneralaj
- (1993) Metzler Lexikon Sprachen (germane). Stuttgart, Weimar: Verlag J.B.Metzler. ISBN 3-476-00937-8., paĝo 484, kapvorto Privativ
- Brigitte Bartschat, Rudi Conrad, Wolfgang Heinemann, Gerlinde Pfeifer, Anita Steube. (1985) Lexikon sprachwissenschaftlicher Termini (germane). Leipzig: VEB Bibliographisches Institut., paĝoj 187-188, kapvorto privativ
- Por unuopaj lingvoj
- Margarete I. Ersen Rasch. (2009) Baschkirisch. Lehrbuch für Anfänger und Fortgeschrittene (germane). Wiesbaden: Harrassowitz Verlag. ISBN 978-3-447-05730-1., paĝoj 66, 169 (kun germanlingva indiko Privativsuffix)
- Hasan Șakır. (2011) Grammatik kurz & bündig Türkisch (germane). Stuttgart: PONS GmbH. ISBN 978-3-12-561149-8., paĝo 103