Lavin
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lavin (stacidomo). |
Lavin | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Inn/En |
Komunumaro | Sur Tasna |
Koordinatoj | 46° 46′ 0″ N 10° 6′ 0″ O / 46.76667 °N, 10.10000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 0″ N 10° 6′ 0″ O / 46.76667 °N, 10.10000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 218 |
Areo | 46,26 km² |
Alteco | 1412 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7543 |
Komunumkodo | 3743 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Lavin estas komunumo de la komunumaro Sur Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 218 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Lavin situas en Suba Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. Krom la vilaĝo Lavin mem al la komunumo apartenas la setlejo Valplan, kie troviĝas la stacidomo Sagliains ĉe la sudportalo de Vereina-Tunelo.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Lavin limas en nordo al Gaschurn (Vorarlbergo, Aŭstrio), en oriento al Guarda, en sudoriento al Ardez, en sudo al Zernez, en okcidento al Susch, kaj en nordokcidento al Klosters-Serneus.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Lavin pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de la Malojopasejo tra Engadino al Tirolo. Lavin estas nodopunkto de la Retia Fervojo. Pasas tra ĝi la engandina linio, al kiu konektiĝas en Lavin la linio tra la Vereina-Tunelo, kies suda portalo troviĝas sur la komunuma teritorio. Tra la Vereina-Tunelo funkcias trajna aŭtomobiltransporto, kiu garantias la aliron al Engadino ankaŭ dum vintro, kiam multaj el la montpasejoj estas neĝokovritaj.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa lingvo en Lavin estas la romanĉa. La germanlingva malplimulto ankaŭ en Lavin kreskis dum la lastaj jaroj, tamen iomete malpli ol en aliaj romanĉ-grizonaj komunumoj. Okaze de la popolnombrado de 1980 80,77% de la loĝantaro parolis la romanĉan kaj 10,33 % la germanan. En la jaro 2000 75,86% estis romanĉlingvanoj kaj 22,99% germanlingvanoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Lavin datiĝas el la 12-a jarcento kiel Lawinis. En la jaroj 1499 kaj 1622 la vilaĝo estis detruita de aŭstriaj trupoj. En la jaro 1652 la vilaĝanoj kune kun la ceteraj vilaĝoj de la valo liberaĉetis de Aŭstrio.[1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Lavin
- Lavin en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lavin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|