John Stenhouse
John Stenhouse (1809-1880) | |||||
---|---|---|---|---|---|
La spirmasko de John Stenhouse
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 31-a de oktobro 1809 en Glasgovo, Skotlando | ||||
Morto | 13-a de decembro 1880 en Londono, Anglio, sepultita en Glasgovo Skotlando | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Islington vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) vd | ||||
Alma mater | Universitato de Glasgovo, Kemia Societo de Londono, Reĝa Societo de Londono, Universitato de Gießen, Universitato de Aberdeen, Universitato de Manĉestro | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Thomas Graham vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John STENHOUSE (1809-1880) estis skota kemiisto kiu izolis la sparteinon kaj inventis en 1860[1] la artefaritan karboaktivan spirmaskon. Baldaŭ tiu tipo de masko komencis uziĝi por filtrado de aerpoluciaĵoj. En 1848 li sintezis la kloropikrinon, [2], la orcinolon, fenola komponaĵo trovata en formikoj de la specio "Camponotus saundersi", kaj la doĉigilon eritritolon, kiu nature okazas en kelkaj fruktoj kaj fermentitaj nutraĵoj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li estis la plej juna filo de William Stenhouse kaj Elizabeth Currie, sed la sola kiu supervivis krom la infanjaro. Post diplomiĝo en la "Gramatika Lernejo de Glasgovo", li studis en la Universitato de Glasgovo inter 1824 kaj 1828.
Komence li intencis engaĝiĝi en beletra kariero, sed pli malfrue liaj interesoj inkliniĝis al kemio, kiun li studis sub gvidado de profesoro Thomas Graham (1805-1869) kaj poste de Thomas Thomson (1773-1852) en la Universitato Anderson, en Glasgovo, kiu hodiaŭ estas parto de la Universitato de Strathclyde (kie unu el la konstruaĵoj ricevis lian nomon). Inter 1837 kaj 1839 li vizitadis la kemian kurson en la Universitato de Glasgovo, el kie li lasis por fari kemiajn esplorojn dum du jaroj sub gvidado de Justus Liebig en la Universitato de Gießen, en Germanio.
Poste li revenis al Glasgovo. En 1841, li kunfondis la Kemian Societon de Londono. En 1848, li elektiĝis kiel Membro de la Reĝa Societo de Londono. En 1850 li ricevis la diplomon kiel doktoro pri juro kaj kanono, en la Universitato de Aberdeen.
Ekde tiam Stenhaŭzo estus vivinta riĉe pro fortuno lasita de sia patro, tamen, en 1850, la Kompanio pri Komerca Interŝanĝo en Glasgovo bankrotis kaj lia feliĉo estis minacita. Tiam, li penis instrui en la Kolegio Owens, nuna Universitato de Manĉestro, sed ne sukcesis. Tamen, en februaro 1851, li indikiĝis kiel Profesoro pri Kemio en la medicina lernejo de la "Hospitalo de Sankta Bartolomeo", en Londono. August Kekulé (1829-1896), estonte brila organika kemiisto, estis unu el liaj asistantoj tiuepoke.
En 1857, Stenhaŭzo suferis apopleksion, parto de lia korpo paraliziĝis kaj li estis devigata rezigni el sia posteno. Li lasis Anglion kaj iris al Nico (kiu tiam estis parto de Italio) ĉe sia patrino por resaniĝi. Ŝi mortis en februaro 1860. Junie de tiu jaro li reiris al Anglio kaj malfermis laboratorion en ekstera konstruaĵo de forlasita fabriko sur Strato Rodney, en King's Cross, Londono.
Tie li perlaboris la vivon eksperimentante, konsultante kaj plenumante aliajn laborkontraktojn. Li ankaŭ rekomencis siajn esplorojn pri kemio, eĉ kiam li ne povis fari eksperimentojn propramane. Li dungis asistantojn (ĉefe diplomitoj el la Reĝa Kolegio pri Kemio) por labori kune kun li. Kelkaj el liaj asistantoj estis Raphael Meldola (1849-1915), kiu estonte iĝus eminenta organika kemiisto, kaj Charles Edward Groves (1841-1920), kiu estis kunaŭtoro de multaj el la dokumentoj de Stenhaŭzo, kies nombroj pasis je cent.
Inter 1865 kaj 1870 li fariĝis eksperimentisto de la Reĝa Monfarejo (kie lia antikva profesoro Thomas Graham estis Majstro de la entrepreno). En 1871 li ricevis la Reĝan Medalon de la Reĝa Societo pro siaj kemiaj esploroj. En 1877, li iĝis Membro de la Instituto pri Kemio. En la 31-a de decembro 1880, aĝante 72, li havis naturan morton en sia domo, en Pentonville, Islington, Londono. Li estis sepultita en Glasgovo.
Verko
[redakti | redakti fonton]- Examination of the proximate principles of some of the lichens, 1848
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Weekly.com
- Old World and New: Early Medical Care, 1700-1840, Kate Kelly
- Terrorism and WMDs: Awareness and Response, Second Edition, John Pichtel
- Inhalation Toxicology, Harry Salem, Sidney A. Katz
- Gas! Gas! Quick, Boys: How Chemistry Changed the First World War, Michael Freemantle
- Microbial Production of Food Ingredients, Enzymes and Nutraceuticals, Brian McNeil,David Archer,Ioannis Giavasis,Linda Harvey
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Thomas Thomson (1773-1852)
- Justus von Liebig (1803-1873)
- August Kekulé (1829-1896)
- Raphael Meldola (1849-1915)
- Charles Edward Groves (1841-1920)
- Thomas Graham (1805-1869)
- George Wilson (1818-1859)
Kunrilataj kemiaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Eritritolo -
Sparteino -
Kloropikrino [3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Mark Of The Scots: Their Astonishing Contributions to History, Science ..., Duncan A. Bruce
- ↑ Chemical Warfare Agents: Chemistry, Pharmacology, Toxicology, and ..., James A. Romano Jr., James A. Romano Sr., Harry Salem, Brian J Lukey, Brian J. Lukey
- ↑ Fatal Airs: The Deadly History and Apocalyptic Future of Lethal Gases that ..., Scott Christianson