Slavistiko
Slavistiko estas interdisciplina scienco esploranta kaj priskribanta kulturojn, landojn kaj lingvojn de slavaj nacioj kune kun ilia historio kaj arkeologio, en malpli larĝa senco estas lingvoscienca fako, kiu okupiĝas pri la slavaj lingvoj kaj ilia literaturo. Plejparte identiĝas kun la slava filologio.
La slavajn lingvojn oni klasifikis en tri grupojn, nome: orientslavaj lingvoj, okcidentslavaj lingvoj, sudslavaj lingvoj.
Evoluetapoj
[redakti | redakti fonton]Slavistiko formiĝis en la 18-a/19-a jarcentoj kune kun vekiĝo de la nacia konscio kaj homa komunumo de slavoj. Unu el ĝiaj kreintoj estis ĉeĥo Josef Dobrovský.
Esploroj pri la slavaj lingvoj dividiĝas laŭ la periodoj:
- ĝis ĉirkaŭ 1875: enkondukaj laboraĵoj kune kun kolekto de lingva materialo, publikigo de la unuaj universitataj gramatikoj, priskribaj kaj normigaj vortaroj, ktp; slavistikon oni tiutempe rigardis ne kiel apartan kampon de filologiaj esploroj, sed prefere parto de hindeŭropa lingvaro (en altlernejoj devigaj kursoj de la greka, litova kaj sanskrita lingvoj);
- 1876-1914: evoluo kun substreko de histori-komparaj esploroj;
- 1914-1918: malprogreso pro la unua mondmilito;
- 1918-1939: evoluo de slavaj dialektologioj;
- 1939-1945: malprogreso pro la dua mondmilito;
- post 1945: laŭgrade fortiĝanta influo de sinkronismo; apartigo de filologioj (pli granda studpremo al unuopa filologio ol komparaj studoj); tuta disdivido de hindeŭropaj studoj
Lingvistiko de slavaj lingvoj
[redakti | redakti fonton]Lingvistiko esploras kaj dokumentas evoluon de slavaj lingvoj de la praslava lingvo ĝis la hodiaŭa tago. En tiu scienco oni distingas jenajn fakojn:
- fonetiko
- fonologio
- morfologio
- sintakso
- semantiko
- pragmatiko
- etimologio
- sociolingvistiko
- historio de lingvo
Scienca branĉo pri slavaj lingvoj okupiĝas pri histori-lingvaj fenomenoj, geografi-lingvaj kaj kultur-lingvaj. Krom tio oni esploras influon de aliaj lingvofamilioj al evoluo de la parolo de slavoj (influo de latinida lingvaro, ĝermana lingvaro, finn-ugra lingvaro kaj de aliaj) kune kun rekonstruo de jam neekzistantaj lingvoj de la slava familio, kiel la malnovslava lingvo, malnova Novgoroda dialekto, rutena lingvo aŭ polaba lingvo.
Fakoj de slavistiko
[redakti | redakti fonton]- belorusa lingvo (belorusa literaturo)
- bosna lingvo
- bulgara lingvo (Bulgara Antologio)
- ĉeĥa lingvo (ĉeĥlingva literaturo, Ĉeĥoslovaka Antologio)
- kaŝuba lingvo (Hieronim Derdowski)
- kroata lingvo
- makedona lingvo
- montenegra lingvo
- pola lingvo (pola literaturo)
- rusa lingvo (ruslingva literaturo)
- rusina lingvo
- serba lingvo
- serbokroata lingvo
- slovaka lingvo (Slovaka Antologio)
- slovena lingvo
- soraba lingvo
- ukraina lingvo (Taras Ŝevĉenko, Lesja Ukrajinka)
Konindaj slavistikistoj
[redakti | redakti fonton]Mortintaj
- Jan Niecisław Baudouin de Courtenay
- Aleksander Brückner
- Roman Jakobson
- Vuk Karadžić
- Blaĵe Koneski
- Dmitrij Liĥaĉov
- Antoine Meillet
- Pavel Jozef Šafárik
- August Schleicher
Vivantaj
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Leszek Moszyński, Wstęp do filologii słowiańskiej (Enkonduko al slava filologio), Wydawnictwo Naukowe PWN, Warszawa 2006, ISBN 8301147202