ORCID
ORCID (Open Researcher and Contributor ID) estas nekomerca litercifera kodo por unike identigi sciencajn kaj aliajn akademiajn verkojn kaj kontribuantojn. ORCID-organizo, ORCID Inc., disponigas malfermitan kaj sendependan registron destinitan esti la de facto-normo (efektiva normo) por kontribuado-identigo en esplorado kaj akademia eldonado.
Historio
[redakti | redakti fonton]ORCID estis unue anoncita en 2009 kiel kunlaboro de la esplorkomunumo. ORCID iDs estas subaro de la Internacia Norma Nomo-Identigilo (ISNI).[1]
Uzo de ORCID-kodo
[redakti | redakti fonton]La celo de ORCID estas helpi la transiron el scienco al cifereca scienco por pliiĝanta akademia publikado (angle: «the transition from science to e-Science, wherein scholarly publications can be mined to spot links and ideas hidden in the ever-growing volume of scholarly literature»).[2]
La celo de ORCID-kodo estas helpi identigi akademiajn verkojn kaj iliajn verkojn. Iuj institucioj kaj ĵurnaloj (sciencaj publikaĵoj, sciencaj gazetoj, sciencaj revuoj) jam postulas, ke ĉiuj esploristoj kaj aŭtoroj indiku siajn ORCID-kodojn. Ĉi tiu kodo ankaŭ permesas konekti novajn artikolojn kun la ekzistantaj artikoloj.