Universitato de Bostono
La Universitato de Bostono (angle Boston University; plej komune aludita kiel BU aŭ pli simple konata kiel Boston U.) estas privata enketada universitato situanta en Bostono, Masaĉuseco, Usono. La universitato estas nesekteca,[1] sed estis historie aligita al la Unuiĝinta Metodisma Eklezio.[2][3]
La universitato havas pli ol 3,800 membroj kaj 33,000 studentoj, kaj estas unu el plej grandaj dungantoj de Bostono.[4] Ĝi proponas bakalaŭrecojn, magistrecojns, kaj doktorecojn, kaj gradojn pri medicino, dentokuracado, ekonomiko, kaj juro pere de dekok altlernejoj kaj fakultatoj en du urbaj kampusoj. La ĉefa kampuso estas situanta laŭlonge de la Rivero Charles en la Bostonaj kvartaloj Fenway-Kenmore kaj Allston, dum la Bostonuniversitata Medicina Kampuso estas en Bostona South End. BU funkciigas ankaŭ 75 programojn de eksterlanda studado en pli ol 33 urboj en ĉirkaŭ 20 landoj kaj havas internajn oportunojn en dek diverdaj landoj (inklude Usonon).
Inter la bostonaj universitatanoj estas sep Nobel-premiitoj kiaj Martin Luther King (PhD '55) kaj Elie Wiesel, 35 Pulitzer-premiitoj, naŭ ricevintoj de Oskar-premioj, Emmy kaj Tony. BU-anoj estis ankaŭ ricevintoj de stipendioj de MacArthur, Sloan kaj Guggenheim, krom de la Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj kaj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj.
Fotaro
[redakti | redakti fonton]-
La Kastelo (konstruita en 1904)
-
Marsh Chapel (Ralph Adams Cram)
-
Altlernejo pri Edukado (konstruita en 1925)
-
Bostonuniversitata Teatro
-
Bostonuniversitata Altlernejo pri Juro (konstruita en 1964, Josep Lluís Sert)
-
Bostonuniversitata Fotonika Centro (konstruita en 1997)
-
Talbot, Bostonuniversitata Altlernejo pri Publika Sansistemo
-
Moakley, Bostona Medicina Centro
-
Bostonuniversitata Altlernejo pri Medicino
-
Bostonuniversitata Ponto
-
Agganis Arena
-
Vido de Bostono el John Hancock Student Village
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The College of Fine Arts Introduction. Boston University. Arkivita el la originalo je 2014-12-05. Alirita 2007-06-30. “Boston University is coeducational and nonsectarian.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-12-05. Alirita 2014-07-23.
- ↑ Boston University Names University Professor Herbert Mason United Methodist Scholar/Teacher of the Year. Boston University (2001). Arkivita el la originalo je 2010-12-26. Alirita 20a de oktobro 2011. “Boston University has been historically affiliated with the United Methodist Church since 1839 when the Newbury Biblical Institute, the first Methodist seminary in the United States was established in Newbury, Vermont.”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-26. Alirita 2022-02-01.
- ↑ Cambridge University Student Union International 2003–2004. The Hermit Kingdom Press. “Emory University, an academic institution of higher education that is under the auspices of the United Methodist Church (Duke University, Boston University, Northwestern University are among other elite universities belonging to the United Methodist Church).”.
- ↑ The Boston Economy 2008 Holding Strong. Boston Redevelopment Authority – Research Division (Septembro 2008). Arkivita el la originalo je 2012-07-29. Alirita 2009-11-22. “Largest Private Employers in Boston, April, 2006 (With 1,000+ employees, listed alphabetically)”. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-29. Alirita 2021-09-06.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Kilgore, Kathleen. (1991) Transformations: A History of Boston University. Boston: Boston University Press. ISBN 0-87270-070-4.
- Saltzman, Nancy. (1985) Buildings and Builders: An Architectural History of Boston University. Boston: Boston University Press. ISBN 0-87270-056-9.