Placo Deák Ferenc
Placo Deák Ferenc | ||
---|---|---|
placo [+] | ||
Lando | Hungario | |
Situo | Budapeŝto | |
- koordinatoj | 47° 29′ 51″ N, 19° 3′ 18″ O (mapo)47.497519.055Koordinatoj: 47° 29′ 51″ N, 19° 3′ 18″ O (mapo) | |
Placo Deák Ferenc | ||
Vikimedia Komunejo: Deák Ferenc tér [+] | ||
La Placo Deák Ferenc (hungare Deák Ferenc tér) apartenas al la plej gravaj kaj imponaj placoj de Budapeŝto.
Situo
[redakti | redakti fonton]La placo situas en fino de la malgranda bulvardo. La pli granda parto apartenas al distrikto Belváros-Lipótváros. Aliĝantaj placoj estas Placo Erzsébet kaj "Placo Madách Imre".
Historio
[redakti | redakti fonton]La placo formiĝis en la frua 19-a jarcento jam ekster urbomuroj de Pest (urbo). Tiutempe ĝi estis konata laŭ germane Landstrasse, en 1819 Kohlplatz, en la 1830-aj jaroj Judenplatz aŭ Judenmarkt. La hungaraj nomoj estis Káposztás piac (=brasika placo), Szén tér (=Placo karbo), Zsidó tér (=Juda placo). La Inundo de la Danubo (1838) atingis ankaŭ ĉi tiun placon. En 1866 la placo prenis la nomon pri Ferenc Deák, poste la nomo neniam ŝanĝiĝis. Ekde 1896 la placo estas startopunkto de Avenuo Andrássy kaj ekde tiam la unua budapeŝta metrolinio trafikas sub la placo. La placo iĝis trafika nodo, nun 3 metrolinioj, tramoj, aŭtobusoj zorgas pri la pasaĝeroj. Longe tie funkciis finhaltejo por la interurbaj kaj internaciaj aŭtobusoj. Ekde 1970 granda subirejo funkcias sub la placo. Spite la grandan trafikon parto de la placo apartenas al la piedirantoj.
Ĝis 1998 en la placo (en placo Erzsébet) oni konstruis la novan Nacian Teatron, sed pro politika malkonsento nur la elfosaĵo estis farita. Baldaŭ la elfosaĵo iĝis kulturcentro kaj amuzejo subtere. La hungara nomo estas "Gödör" (elfosaĵo).
Ĉefaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- luterana gimnazio kun paroĥejo
- Luterana preĝejo (Belváros)
- Palaco Anker
- hotelo, pli frue centra policejo
- iama interurba aŭtobusfinhaltejo konstruita en 1949 en Placo Erzsébet
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Tie finiĝas avenuo Andrássy, fone kuŝas moderna domo
-
Iama finhaltejo de interurbaj aŭtobusoj (Placo Erzsébet)
-
Gödör (Elfosaĵo)
-
Vido al la placo
-
Perpieda zono de la placo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- http://welovebudapest.com[rompita ligilo] (En)
- http://budapest.varosom.hu/ Arkivigite je 2017-03-24 per la retarkivo Wayback Machine (En)