Philippe Buache
Aspekto
Philippe Buache | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Philippe Buache | |||||
Naskiĝo | 7-an de februaro 1700 en Parizo | ||||
Morto | 24-an de januaro 1773 (72-jaraĝa) en Parizo | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Akademio Reĝa de Arkitekturo vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Jean-Nicolas Buache (mul) (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | arkitekto desegnisto gravuristo geografo eldonisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Philippe BUACHE (La Neuville-au-Pont, 7a de Februaro 1700 - Parizo, 24a de Januaro 1773) estis franca geografo.
Buache estis trejnita de la geografo Guillaume Delisle, al kies filino li edziĝis, kaj kiun li sukcedis en la Académie des sciences en 1730. Buache estis nomumita unua geografo de la reĝo en 1729. Li establis la dividon de la mondo laŭ maroj kaj riversistemoj. Li kredis en suda kontinento, hipotezo kiu estis konfirmata de postaj malkovroj. En 1754, li publikigis "Atlas physique." Li verkis ankaŭ kelkajn broŝurojn.
Lia nevo, Jean Nicolas Buache (La Neuville-au-Pont, 15a de Februaro 1741; Parizo, 21a de Novembro 1825), estis ankaŭ geografo de la reĝo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Considérations géographiques et physiques sur les découvertes nouvelles dans la grande mer (Paris, 1754). Tiu enhavas mapon de la okcidenta marbordo de Nordameriko.
- Le parallèle des fleuves des quatre parties du monde pour servir a déterminer la hauteur des montagnes (1757)
- Mémoire sur la traversée de la mer glaciale arctique (1759). Tiu enhavas lian hipotezon de Alaska duoninsulo.
- Considérations géographiques sur les terres australes et antarctiques (1761)
Notoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- The French West Indies Collection, including geographical writings of cartographer Philippe Buache, ĉe Historical Society of Pennsylvania.