Petro de Abano
Pietro d'Abano (1250-1316) | ||
---|---|---|
itala filozofo kaj kuracisto
| ||
Persona informo | ||
Pietro d'Abano | ||
Naskiĝo | 1250 en Abano, Italio | |
Morto | 1316 en Abano, Italio | |
Mortis pro | Sinmortigo vd | |
Lingvoj | Mezepoka latino • Medieval Italian vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo, Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo astrologo profesoro kuracisto astronomo vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Expositio problematum Aristotelis vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Petro de Abano (1250-1316) (ankaŭ konata kiel Petrus Aponensis Patavinus) estis itala filozofo kaj kuracisto, profesoro pri medicino, filozofo kaj astrologio en Universitato de Parizo kaj ekde 1306 en la Universitato de Padovo, krom tio li estas konsiderata la unua reprezentanto de la aristotelismo en Padovo. Li notindiĝis pro sia verko "Conciliator Differentiarum, quæ inter Philosophos et Medicos Versantur.". Li suferis persekuton de la Inkvizicio pri herezo kaj ateismo. Li mortis en prizono antaŭ la fino de la proceso.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En 1270, Pietro de Abano iris al Konstantinopolo, ĉefurbo de la kristana bizanca imperio kaj unu el la plej grandaj lernocentroj kaj kulturo en Eŭropo. Tie li studis la grekan kaj supozeble li havis aliron al la grandegaj bizancaj bibliotekoj de la antikva greka lernado.[1]
Ĉirkaŭ 1300, estante 43-jara, li translokiĝis al Parizo, kie li daŭrigis siajn studojn kiel Doktoro pri Filozofio kaj Medicino. Tiel kiel la tiamaj erudiciuloj. Pietro de Abano praktikis astrologion kaj eble interesiĝis pri alkemio, samkiel la pluraj metodoj pri estonto-prognozo.
Lia reputacio kiel erudiciulo metis lin en kontakto kun la ĉefa intelektularo samkiel la papo kaj aliaj povoplenaj religiaj figuroj. Kiel kutime, la eŭropa intelektularo ordinare adoptis latinan nomon kaj li estis konata ankaŭ kiel Petrus Aponensis Patavinus. Tamen, liaj medicinaj pacientoj konis lin kiel la "Granda Lombardo", omaĝe al la regiono el kie li devenis, kaŭze de lia reputacio kiel kuracanto. Laŭdire Abano estis konsiderata tre lerta kaj efika kuracisto, kaj pro tio li pagpostulis supermezurajn honorariojn.[2]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Lucidator dubitabilium astronomiae (Klarigoj pri astronomiaj demandoj) 1303
- De venenis eorumque remediis, 1472
- Liber compilationis physionomicae, 1474 (Kompilaĵo pri la fizionomio)
- Expositio problematum Aristotelis, 1475
- Quaestiones de febribus, 1482
- Hippocratus libellus de medicorum astrologia, Venecio, 1485
- Astrolabium planum it tabulis ascendens etc. cum tractatu natuvitatum, Venecio, 1502
- De motu octavae sphaerae (Pri la movo de la oka sfero), 1513
- Problemata Aristotelis: Adiunctis i[nsup(er) Alexa(n)driphrodisei ac ...], 1520, Aristotelo, Aleksandro de Afrodisias, Plutarko, Pietro D'Abano
- Geomantia, 1549
- De morbis internis curandis liber unus, 1551, Johannes Mesue, Pietro D'Abano, Johannes Raenerius
- Conciliator differentiarum quae inter philosophos et medicos versantur., 1472
- Opera artis. Heptameron seu Elementa magica, 1567
- Ioannis Mesuae... Opera De medicamentorum purgantium delectu, castigatione ..., 1581, Johannes Mesue, Mondino de Liuzzi, Francesco di Piedimonte, Giovanni Costeo, Christophorus Georgius de Honestis, Pietro D'Abano, Giovanni Manardi, Jacques Dubois
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Encyclopedia.com
- Medieval Medicine, Plinio Prioreschi
- Witchcraft and Black Magic, Montague Summers
- After the condemnation of 1277, Jan A. Aertsen, Kent Emery, Andreas Speer
- Nothing Natural Is Shameful: Sodomy and Science in Late Medieval Europe, Joan Cadden
- Early Modern Medicine and Natural Philosophy, Peter Distelzweig, Benjamin Goldberg, Evan R. Ragland
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Paolo Uccello (1397-1475)
- Nikandro de Kolofono (197 a. K. - 130 a. K.)
- Tadeo Alderoto
- Averroes (1126-1198)
- Gabriel Naudé (1600-1653) franca bibliotekisto
- Regiomontanus (1436-1476)
- Abraham ibn Ezra (1089-1167) juda poeto kaj filozofo
- Aviceno (980-1037)
- Agrippa von Nettesheim (1486-1535)
- Johannes Trithemius (1462-1516)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Theories of Perception in Medieval and Early Modern Philosophy, Simo Knuuttila,Pekka Kärkkäinen
- ↑ The Strange History of Pietro D'Abano and His Heptameron