Márton Keleti
Aspekto
Márton Keleti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aprilo 1905 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de junio 1973 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/3-1-35/36 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1924) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo instruisto |
Márton KELETI, hungare Keleti Márton estis hungara reĝisoro, altlerneja instruisto.
Márton Keleti naskiĝis la 26-an de aprilo 1905 en Budapeŝto - mortis la 20-an de junio 1973 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Márton Keleti komence reĝisoradis en teatroj. Li interesiĝis pri la filmoj en la 1930-aj jaroj. Dum la 2-a mondmilito li ne laboris, sed poste tuj li reĝisoradis filmon. Ekde 1950 li ricevis taskon kaj postenon ankaŭ en la Teatra Altlernejo. Baldaŭe li ekhavis mondfamon, ekde la 1960-aj jaroj li ricevis taskojn de Hungara Televizio. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951, 1953, 1954, poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj reĝisoraj laboroj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 45 kinejaj filmoj inter 1937-1972, ekzemple Torockói menyasszony (1937); A tanítónő (La instruistino), 1945; Beszterce ostroma, 1948; Mágnás Miska, 1949; Janika (Johaĉjo), 1949; Dalolva szép az élet, 1950; A selejt bosszúja, 1951; Különös házasság (1951); Ferenc Erkel, 1952; Fel a fejjel, 1954; A csodacsatár, 1956; Két vallomás, 1957 kun tre fama ŝlagro Párizsban szép a nyár; Tegnap (Hieraŭ), 1959; Puskák és galambok, 1961; Esős vasárnap (Pluva dimanĉo), 1962; La kaporalo kaj la aliaj, 1965; Butaságom története, (1965); Szerelmi álmok - Liszt (Amaj sonĝoj Franz Liszt, 1970
- 13 televiziaj filmoj inter 1964-1972, ekzemple Váltás (1964); Bob herceg (Princo Bob) (opereto), (1972)
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]- Sándor Kocsis (kameraisto)
- Emil Mahrer
- Levente Málnay
- Imre Mihályfi
- György Molnár (reĝisoro)
- Sándor Sára
- András Sipos (reĝisoro)