Anna Atkins
Aspekto
Anna Atkins | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de marto 1799 en Tonbridge |
Morto | 9-an de junio 1871 (72-jaraĝa) en Halstead Place |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Halstead Place |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Familio | |
Patro | John George Children |
Edz(in)o | John Pelly Atkins (en) |
Okupo | |
Okupo | fotisto verkisto botanikisto ilustristo botanika kolektisto |
Anna Atkins (naskiĝis la 16-an de marto 1799 en Tonbridge, Kent; mortis la 9-an de junio 1871 en Halstead Place proksime de Sevenoaks, Kent; naskiĝinta je la nomo Anna Children) estis angla botanikistino kaj ilustristino. Ŝi publikigis la unuan libron, kiu ilustriĝis ekskluzive per fotografia tekniko, kaj konsideratas unu el la unuaj fotistinoj.[1] La fotografia tekniko, kiun ŝi evoluigis, rezultigis helbluajn bildojn sur malhelblua fono kaj produktiĝis interalie per kalia ferocianido - tiel ekestis ĝia nomo "cianotipio".
La 16-an de marto 2015 ŝi cetere memoriĝis en la titolpaĝo de la reta serĉilo Guglo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikoleto “Seeing is Believing” ("vidado signifas kredadon") en la retejo de la Publika Biblioteko de Novjorko (New York Public Library), vidata la 16-an de marto 2015. Arkivita el la originalo je 2021-07-13. Alirita 2015-03-16.