Saltu al enhavo

Werner Bormann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Werner Bormann
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1931 (1931-10-27)
en Berlino
Morto 16-an de majo 2013 (2013-05-16) (81-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Artur Bormann Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Elsbeth Bormann Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Judith Jackson, Thomas Bormann Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
kun Tibor Sekelj dum prelego en Pekino 1986

Werner BORMANN, naskita je la 27-a de oktobro 1931 en Berlino, mortis je la 16-a de majo 2013 en Hamburg, estis germana ekonomikisto, docento kaj esperantisto, kiu dum la plejparto de sia vivo vivis en la hamburga urbodistrikto Bergedorf.

Li multrilate aktivis kaj transprenis respondecon kaj gvidajn funkciojn en la Esperanto-movado: Li estis membro kaj de 1995 ĝis 1998 prezidanto de Akademio de Esperanto. Li estis orda profesoro de AIS San-Marino. En 1970 li estis elektita estrarano de UEA, kies komitatano li estis dum 28 jaroj. Samtempe komenciĝis la preparoj por la Universala Kongreso 1974 en Hamburgo, kies organizadon li gvidis. La kongreso iĝis aparte grava en la Esperanto-movado, ĉar "post Hamburgo" komenciĝis la movada epoko post Ivo Lapenna. Li estis prezidanto de fondaĵo FAME, kaj de 1967 ĝis 1977 prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

Li publikigis multajn prilingvajn verkojn; konata estas interalie lia prelegaro "Bona Ŝanco" (1971). En la Universitato de Hamburgo li ofte prelegis pri lingvaj temoj. Ankaŭ al la instruado de AIS li ofte kontribuis. Liaj priekonomiaj publikigaĵoj estas bona enkonduko ne nur en la priparolatajn temojn, sed ankaŭ en ties fakajn nociojn.

Samtempe li ĉiam restis ligita al la junulara Esperanto-movado: Esperanton li lernis kiel 15-jaruloj, en 1947, kaj en 1950 li 18-jara fondis junulan Esperanto-grupon en sia tiama loĝurbo Bielefeld. En aŭgusto 1951 li 19-jara partoprenis en la UK en Munkeno (unua el multaj UK-oj ekde la 1960-aj jaroj ĝis 2008). En 1952/1953 li 20- ĝis 22-jara estis vicprezidanto de GEJ, daŭre plukunlaboris kun la estraroj de GEJ kaj TEJO kaj krom IJK-ojn partoprenis ĉiujn Internaciajn Seminariojn ekde la 1-a en 1957 almenaŭ dum 15 jaroj. Ankoraŭ en 1987 li mem estis regula konsilanto de la GEJ-estraro kaj ankaŭ regule donacis privatan monon al la junulara asocio, kvankam tiam li ankaŭ jam "donacis" ambaŭ gefilojn kiel estraranoj al GEJ.

Pliajn informojn prezentas la nekrologo de UEA.

Li estas filo de Artur Bormann kaj estis edzo de Elsbeth Bormann, kun kiu li havas du gefilojn, Judith Bormann kaj Thomas Bormann.

Honorigoj

Werner Bormann estis honora membro de UEA kaj de GEA (1990). Hamburga Esperanto-Societo en 2004 nomumis lin honora membro.

Publikigaĵoj

libreto Funktion und Kultur..., GEA Bonn 1994
  • Bona Ŝanco (1971)
  • La evoluo de Esperanto kaj la Akademio, prelego Konstanz 1984, * Hamburgo 1985
  • Internacia ekonomia diskriminacio, en Diskriminacio, red. Renato Corsetti, Roterdamo: Universala Esperanto-Asocio, 1984 (ISBN 929017031X)
  • Konjunkturpolitiko (Inter senlaboreco kaj inflacio), * Hamburgo 1989
  • Entrepreno (Entreprenistaj strategioj, Priskribo de la entrepreno), * Hamburgo 1991
  • Trafiko (La merkato de la trafikservoj), * Hamburgo 1992
  • Mondkomerco kaj lingvo, * Hamburgo 1993, enhavo unuafoje prezentita en 1990 kadre de la 75-a UK
  • Por plurlingveco de Eŭropo - Disputo pri argumentoj (e- kaj germanlingve) kun Helmar Gunter Frank, Institut für Kybernetik, Berlino kaj Paderborn 1994
  • Funktion und Kultur der internationalen Sprache Esperanto, grafiko kaj eldono Thomas Pusch, Germana Esperanto-Asocio Bonn 1994, serio Esperanto-Dokumente volumo 1, teksto rete alirebla (vidu sube)

(*) eldonita de la aŭtoro

Recenzoj

Pri Bona Ŝanco

Citaĵo
 Inter ni, esperantistoj, ĉi tiu libro havas eksterordinaran valoron. En la

rapide ŝanĝiĝantaj perspektivoj de nia mondo ŝajnas kelkfoje, ke la rolo de Esperanto ne trovas la premisojn necesajn, por ke ĝi fine plenumu sian gravegan funkcion socian. Oni vole nevole pensas kelkfoje, ke la ŝancoj de Esperanto kuŝas en ia futuro pli proksima al la fikcio ol al la realo. Tiam oni legu kaj relegu ĉi tiun trezoran libron. Ĝia aŭtoro, d-ro ^Verner Bormann, docento por Esperanto en la universitato de Hamburgo, per dek du penetraj prelegoj parolas interalie pri la situacio kaj ŝancoj de Esperanto en la nuna fazo de evoluo, pri la ebloj de la Esperanta movado, pri la scienca pritraktado de nia lingvo, pri homaj rajtoj kaj lingva diskrim inacio... La titolo de la libro respondas per si mem kaj respondas optimisme: Bona ŝanco. D-ro Bormann venis al tiu konkludo post sagaca analizo de ĉiuj aspektoj sociaj kaj sciencaj, kiuj pro la premo de jam antaŭvideblaj cirkonstancoj, devos trakti kaj poste studi kaj akcepti la solvon de Esperanto en la kampo de la interlingvistiko. La libro estas flu-riĉa fonto de argumentoj modernaj, se tiel diri, prezentendaj en nia moderna mondo. Nia lingvo maturiĝas, tenas la paŝon kun la rapida evoluo de la sociaj kaj teknikaj strukturoj. Ŝajnas tamen, ke ĝis nun nia propagando iom tro obstinis uzi ankoraŭ malnovajn, kadukiĝintajn kliŝojn, kiuj, sendube pozitivaj iame, ne evoluis nek ŝanĝiĝis por akomodiĝi al la nova situacio.

D-ro Bormann per Bona ŝanco plenumas trioble pozitivan funkcion: plifirmigas nian esperantistecon, donas al ni efikajn direktivojn de agado kaj metas en nian manon efikan instrumenton por prezenti hodiaŭajn argumentojn por Esperanto al la mondo de hodiaŭ. 
— F. de Diego. Boletín n186 (jul 1971)

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Wilhelm Herrmann1967 - 1977Elsbeth Bormann