Saltu al enhavo

Socialisma ŝtato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.

Socialisma ŝtato estas la ŝtato kiu sin proklamas socialisma. Malgraŭ la ekzistantaj konceptaj diferencoj inter socialismo kaj komunismo, la ĉiutaga lingvaĵo en politiko, ĵurnalismo kaj socia scienco (politologio, sociologio, historiografio) uzas sendistinge la esprimon "socialisma ŝtato" kaj "komunisma ŝtato" al ŝtatoj difinitaj kiel socialismaj.

La adoptado de socialismo kiel ekonomia kaj socia sistemo, sekvante la ideologiajn principojn de marksismo (aŭ ĝiaj variantoj marksismo-leninismo, maoismo, ktp.), implicas la ŝtatigadon kaj kooperativigadon de la produktadrimedoj kaj de la tero kaj politike la regadon de la laborista klaso (marksisme nomata, la diktatoreco de la proletaro).

Vidu ankaŭ