Seismografo
En tertremoscienco, la seismografo[1] (aŭ sismografo[2]) estas scienca instrumento, kiu respondas kaj registras movojn de la grundo kaj la tempon, kiam tiaj movoj okazis.
Priskribo
La kerno de la seismografo konsistas el libere movebla nadlo kun pezanto, pendata de kadro. La pezanto rezistas movon pro inercio. Relativa movo inter la pezanto kaj la grundo registriĝas per relativa movo de la nadlo sur papero aŭ filmo.
Fruaj seismografoj uzis optikan aŭ mekanikan rimedon por amplifi la malgrandajn movojn. Nuntempe, modernaj seismografoj amplifas la signalon elektronike.
Registrado de seismologia dateno
Fruaj seismografoj registris la grundmovon sur paperon aŭ sur filmon. Nuntempe, modernaj seismografoj konservas la datenon bite en komputilon. La tiela registraĵo nomiĝas seismogramo.[3] (aŭ sismogramo[4]).
Historio
La unuan seismografon inventis Ĝang Heng (ĉine 張衡, pinjine: Zhang Heng, 78–139) en Ĉinio en 1955. La inventaĵo de Ĝang nomiĝis ĉine 候風地動儀, pinjine: hòufēng dìdòngyí.
En Eŭropo, la seismografo estis inventita de la franca abato kaj fizikiso Jean de Hautefeuille (1647–1724) en 1703.
La Esperanta termino seismografo devenas de la helenaj vortoj σεισμός seismós “(ter)tremo” kaj γρᾰ́φειν gráfein “skribi”.
-
Ĝang Heng, inventinto de la seismografo, montrita en poŝtmarko de Ĉina Popola Respubliko en 1955
-
Repliko de la seismografo de Ĝang
Referencoj
- ↑ seism/o/graf/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ sismografo en ReVo [1][rompita ligilo]
- ↑ seism/o/gram/o (esperante). Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.
- ↑ sismogramo en ReVo [2] Arkivigite je 2022-06-14 per la retarkivo Wayback Machine