Saltu al enhavo

Saint-Remy-Chaussée

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Saint-Remy-Chaussée
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Berlaimont
INSEE kodo 59542 [+]
Poŝtkodo 59620
Kodo laŭ INSEE 59542
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Didier Willot
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 469 (1 999)
Loĝdenso 90 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°10′15″N 3°52′21″O  /  50.17083°N, 3.8725°O / 50.17083; 3.8725 (Saint-Remy-Chaussée) (mapo) Koordinatoj: 50°10′15″N 3°52′21″O  /  50.17083°N, 3.8725°O / 50.17083; 3.8725 (Saint-Remy-Chaussée) (mapo)
Alto 136 m - 182 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,17 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Saint-Remy-Chaussée en Francio
50° 10′ 15″ Nordo 3° 52′ 21″ Oriento / 50.1708333333 °N, 3.8725 °O / 50.1708333333; 3.8725 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Remy-Chaussée [+]
vdr
Blazono de Saint-Remy-Chaussée.
Blazono de Saint-Remy-Chaussée.

Saint-Remy-Chaussée estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 469 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio

Saint-Remy-Chaussée estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.

La vilaĝo Saint-Remy-Chaussée troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Saint-Remy-Chaussée etendiĝas sur 5,17 km².

Administrado

Saint-Remy-Chaussée apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ