Saltu al enhavo

Reo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Tiu ĉi artikolo estas pri la egipta dio. Pri la aliaj signifoj de REO rigardu en REO.

Reo
egipta dio
Karakterizaĵoj
Sekso vira
En hieroglifoj
r
a
N5
Z1
C2

N5
Z1
C2
Transskribo Ra
Greka nomo Ρα
En aliaj religioj Zeŭso
Kulto
Familio
Gepatroj Neith kaj ĤnumNuno
Patro Setho
Patrino Nejto
Edzo/Edzino Hatoro
Infanoj Setho, Hatoro, Maat, Tefnut, Bastet, Seĥmeta, Uaĝet, Neĥbet
simbolo Sundisko
En alia projekto
Kategorio en Vikimedia Komunejo Ra
vdr

Reo, (egipte Ra), estis dio de la suno. Li rulis sunon trans la ĉielo, tiel kiel skarabo rodas kuglon de sterko. Reo renaskiĝis tagiĝe, maturiĝis dum mezo de la tago kaj mortis nokte. Li estis identigata kun Amono kaj nominata Amon-Reo[1][2].

Rolo

Ra kaj la suno

Al la egiptoj, la suno reprezentis lumon, varmecon kaj kreskon. Tio igis la sundiaĵon gravega, tiel ke la suno estis vidata kiel la reganto de ĉiu kiun li kreis. La sundisko estis vidata kiel aŭ la korpo aŭ okulo de Ra. Ra estis la patro de Ŝuo kaj Tefnut, kiujn li kreis. Ŝuo estis la dio de la vento, kaj Tefnut estis la diino de la pluvo. Seĥmet estis la Okulo de Ra kaj estis kreita per la fajro en la okulo de Ra. Ŝi estis furioza leonino.[2].

Referencoj

  1. Merriam-Webster's Collegiate Dictionary, Eleventh Edition. Merriam-Webster, 2007. p. 1023
  2. 2,0 2,1 The Routledge Dictionary of Egyptian Gods and Goddesses, George Hart, Londono: eldonejo Routledge, ISBN 0-415-34495-6