Saltu al enhavo

Nikita Ĥruŝĉov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Nikita Ĥruŝĉov
Persona informo
Никита Сергеевич Хрущёв
Naskiĝo 3-an de aprilo 1894 (1894-04-03)
en Kalinovka, Kurska gubernio,  Rusia Imperio
Morto 11-an de septembro 1971 (1971-09-11) (77-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Novodeviĉje tombejo, ЗИ/078/7.2/0018 55° 43′ 30″ Nordo 37° 33′ 08″ Oriento / 55.7250959 °N, 37.5522044 °O / 55.7250959; 37.5522044 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko (–1922)
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Industrial Academy (en) Traduki (1929–)
Donecka Nacia Teknika Universitato (1922–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio (1918–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Nikita Ĥruŝĉov
Familio
Edz(in)o Nina Petrovna Khrushcheva (en) Traduki (1965–1971)
Efrosinya Khrushcheva (en) Traduki (1914–1919) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Nina Petrovna Khrushcheva (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Sergei Khrushchev (en) Traduki
 ( Nina Petrovna Khrushcheva (en) Traduki)
Rada Adzhubey (en) Traduki
 ( Nina Petrovna Khrushcheva (en) Traduki)
Julia Mykytivna Khrushcheva (en) Traduki
 ( Efrosinya Khrushcheva (en) Traduki)
Leonid Khrushchev (en) Traduki
 ( Efrosinya Khrushcheva (en) Traduki)
Elena Mykytivna Evreinova(Khrushcheva) (en) Traduki
 ( Nina Petrovna Khrushcheva (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Nikita Khrushchev (en) Traduki (filo de filo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
militisto
revoluciulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Moskvo vd
Aktiva dum 1941–1964 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov (ruse Никита Сергеевич Хрущёв; naskiĝis la 3-an [jul.]/ 15-an de aprilo 1894[greg.], mortis la 11-an de septembro 1971 en Moskvo) estis sovetia politikisto kaj partia gvidanto, membro de la Komunista partio de Sovetunio ekde 1918. Inter 1953 kaj 1964 li estis ŝtatestro de Sovetunio, inter 1958 kaj 1964 li estis samtempe Prezidanto de la Konsilio de Ministroj de Sovetunio.

De la maldekstro Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov dum la milit-operacoj ĉe la fronto de Stalingrado dum la Dua Mondmilito

Mildigo

Ĥruŝĉov estis reforma politikisto, kies regado poste estis rekonata kiel mildiga periodo post la regado de Stalin.

Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov kaj Josif Stalin
Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov kaj Richard Nixon, 1959
Nikita Sergejeviĉ Ĥruŝĉov John F. Kennedy en Vieno, 1961

Interalie Ĥruŝĉov iniciatis reformojn de la lega sistemo, plibonigis rilatojn kun kapitalismaj landoj (kaj malbonigis rilatojn kun Ĉinio ĝis preskaŭ milito dum la nomita Ĉina-sovetia disiĝo), amnestiis plejparton de la politikaj malliberigitoj. Grandan enlandan famon al li donis la unua programo pri konstruado de loĝejoj (ĉefe kvinetaĝaj domoj kun malgrandaj apartamentoj) kaj liberigo de viktimoj sub la reĝimo de Stalin (vidu Granda purigo kaj Gulago).

Kelkaj reformoj de Ĥruŝĉov estis tro aŭdacaj kaj fiaskis pro sia neellaboriteco. Ekzemple, post vizito al Usono li ege ekŝatis ideon pri kultivado de maizo, rezulte de kio oni komencis kreskigi maizon eĉ en tiel nordaj regionoj kiel KarelioKazaĥio, certe sen granda sukceso. En aliaj regionoj, tamen, maizo estis bona trovo por manĝigi bruton kaj produkti maizaĵojn por nutra industrio.

Li planis eĉ pliajn reformojn kaj novan konstitucion, laŭ kiu, interalie, okazus divido de partio kaj ŝtato, enkonduko de parte merkataj ekonomiaj mekanismoj ks. Li ne sukcesis fari ĉion ĉi, ĉar kunveno de la Centra Komitato deprenis lin de ĉiuj postenoj pretekste de lia malbona sanstato. Tiel Ĥruŝĉov iĝis unu el du sovetiaj gvidantoj, kies fino de regado ne koincidis kun la morto (la dua estas Miĥail Gorbaĉov).

Diskursoj

Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj (1956)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj.

Unu el liaj famaj paroladoj estas parolado en la 20-a kongreso de Komunista Partio de Sovetunio en 1956. Tra tiu parolado en partia kongreso, Ĥruŝĉov oficiale kritikis la diktaturojn kaj krimojn sub la regado de Josif Stalin. La parolado grande influis al aliaj socialismaj ŝtatoj, kiuj gvidiĝis sub la Stalinismo. Poste tiu parolado simboligis la komencon de lapolitika degelo en Sovetunio.

Parolado en UN (1956)

Fama okazo dum la regado de Ĥruŝĉov estis lia parolado antaŭ UN en 1960, en kiu li ŝajnigas perdi la memregon, demetas sian ŝuon, kaj frapas per ĝi sur la katedro. Tiu "perdo de memrego" tamen estis tute planita. Li estis eĉ kunportinta 3an ŝuon por sia mistifiko. La mesaĝo estis "Se mi tiel facile perdas la memregon, atentu! Mi eble perdos same facile la memregon kaj puŝos la ruĝan butonon de la nukleaj armiloj".[1]

Ĥruŝĉov kaj Esperanto

Ĥruŝĉov partoprenis la eldonon de "Esperanto en bildo", serio de 12 poŝtkartoj eldonitaj fare de la Akademio de Sciencoj de la SSSR en 1957, kiu estis kreita por popularigi Esperanton kaj plibonigi la rilatojn inter Sovetio kaj la Esperanto-movado. En unu el la poŝtkartoj, Ĥruŝĉov aperas kune kun aliaj sovetaj politikistoj kaj figuroj, kaj estas skribite Esperanto-saluto "Saluton al la tutmondo en la internacia lingvo Esperanto!".

Referencoj

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1999/02, paĝo 23: Proponoj por mistifikado verkita de Paul Peeraerts.

Vidu ankaŭ