Andrej Platonov
Andrej Platonov | |||||
---|---|---|---|---|---|
Andrej Platonov en 1938
| |||||
Persona informo | |||||
Андрей Платонович Платонов | |||||
Naskonomo | Андрей Платонович Климентов | ||||
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1899 en Voroneĵ | ||||
Morto | 5-an de januaro 1951 (51-jaraĝa) en Moskvo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Tuberkulozo vd | ||||
Tombo | Armenian Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | rusa vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko Respubliko Rusio Sovetunio vd | ||||
Partio | Komunista Partio de Sovetunio (1920–1921) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Infanoj | M. A. Platonova (en) , Platon Platonov (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Платонов • А. Фирсов • Ф. Человеков • А Вагулов vd | ||||
Okupo | verkisto prozisto romanisto poeto dramaturgo sciencfikcia verkisto kritikisto vd | ||||
Aktiva dum | 1919–1951 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Foundation Pit ❦ Chevengur ❦ Happy Moscow vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Andrej PLATONOV (ruse Андрей Платонович Платонов, fakte Андрей Платонович Климентов Andrej Klimentov; n. la 1-an de septembro 1899 ĉe Voroneĵ - m. la 5-an de januaro 1951 en Moskvo) estis rusia verkisto.
Kvankam Platonov estis komunisto, liaj verkoj estis malpermesitaj pro la skeptikisma rilato al kolektivigo de la agroj kaj aliaj agadformoj de la stalinismo. Lia plej konata verko estas la malutopio Ĉevengur.
Vivo
Li naskiĝis en dekinfana laborista familio. Li servis en la ruĝa armeo, poste laboris kiel inĝeniero ekde 1924, verkis por gazetoj. Lia literatura agado komenciĝis tiutempe, samtempe laboris pri agrokonkero en centra Rusio. Li estis tiel okulatestanto pri damaĝaj sekvoj de la perforta kolektivigo. Li iĝis en 1927 profesia (pagita) verkisto en Moskvo. Li estis membro de agrikultura verkista unuiĝo Pereval. Liaj du ĉefverkoj, la romano Ĉevengur kaj la La konstrukavo, estiĝis inter 1926 kaj 1930. Tiuj alportis por li oficialan kritikon kaj postan familian persekuton. Lia 15-jara filo estis deportita en trudlaborejon kaj malsaniĝis tie je tuberkulozo. Platonov flegis poste la hejmenportitan filon.
Dum la dua mondmilito, Platonov laboris kiel milita raportisto, sed lia sanstato malboniĝis kaj ĉesis tiun laboron. Post la milito, li kolektis popolajn rakontojn kaj eldonis ilin en du volumoj.
Verkoj en la rusa lingvo
- «Город Градов» (1926),
- «Епифанские шлюзы»
- «Антисексус» (1926),
- «Чевенгур» (1929, в первой редакции — «Строители весны», 1927),
- «Государственный житель» (1929),
- «Усомнившийся Макар» (1929),
- «Происхождение мастера» (1929).
- «Котлован» (1930),
- «Впрок» (1931),
- «Мусорный ветер»,
- «Джан»,
- «Ювенильное море»,
- «Фро»,
- «Высокое напряжение»,
- «Пушкин в лицее»,
- «Река Потудань» (1937),
- многочисленные рассказы,
- «Драматические произведения»,
- Пересказ русских народных сказок,
- Пересказ башкирских народных сказок.